Prezidanto de Irano

Prezidanto de Irano
[[]]
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
prezidantoĉefministro
Komenco 4-a de februaro 1980 vd
Lando(j) Irano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Hasan Ruhani, oficanta laŭplane de la 3-a de aŭgusto 2013

La Prezidanto de Irano estas la registara gvidanto de la Islama Respubliko de Irano. La prezidanto estas la plej altranga popole elektita oficialulo en Irano, kvankam la prezidanto respondecas al la formale ankoraŭ pli altranga, sed ne popole elektita, Plej Supera Gvidanto de Irano, kiu funkcias kiel la landa ŝtatestro. La posteno de ŝtata prezidanto estis kreita la 4-an de februaro 1980 kaj inaŭgurita fare de Abolhasan Banisadr. De tiam la ŝtata prezidanto havas sian rezidejon en la palaco Sa'dabad de Teherano. La oficperiodo estas kvar jaroj, renovigebla unufoje.

Ĉapitro IX de la konstitucio de la Islama Respubliko de Irano dokumentigas la kvalifikigajn kondiĉojn por prezidantaj kandidatoj kaj la elektajn procedurojn, samkiel la prezidantaj povoj kaj respondecoj kiel "funkcioj de la ekzekutivo". Tiuj inkluzivas subskribi traktatojn kaj aliajn interkonsentojn kun fremdaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj; administri la nacian registaran planadon, la ŝtatan buĝeton, kaj ŝtatfunkciulajn aferojn, kaj nomumi ministrojn je la limigo ke la Islama Konsulta Asembleo, la ŝtata parlamento, poste ankoraŭ konfirmas la nomumon.[1]

Kontraste kun la ekzekutivo en aliaj landoj, la prezidento de Irano ne havas plenan kontrolon super la irana ekstera politiko, la armeo aŭ la nuklea politiko, ĉar tiuj estas finfine sub la kontrolo de la Supera Gvidanto. [2]

La Prezidanto de Irano estas elektita por kvar jaroj per rekta voĉdono de la popolo kaj ne povas servi pli ol du sinsekvajn oficperiodojn aŭ pli ol 8 jarojn.

La nuna prezidento de Irano estas Hasan Ruhani, kiu servis ekde la irana prezidanta elekto de 2013.

  1. ĉapitro IX, sekcioj 1 kaj 2 de la konstitucio de Irano
  2. artikolo pri Mahmud Ahmadineĵad, alirita en majo 2008 (vidu ankaŭ la artikolo 110 de la konstitucio)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search