En komputilaj retoj, prokurilo (aŭ prokura servilo, angle proxy server) estas speco de servilo kiu respondas al la petoj de siaj klientoj per petoj al aliaj serviloj. Por HTTP peto-respondo, prokurilo plej kutime situas kaj agas jene:
Prokurilo tralasanta senŝanĝe ĉiujn petojn kaj respondojn estas nomata kluza prokurilo, prokura kluzo, aŭ simple kluzo. Oni diras la prokurilo "kluzas" la koncernan peton aŭ respondon kiam ĝi tralasas ĝin senŝanĝe. Ĝenerala prokurilo, jen kluzas la peton aŭ respondon, jen modifas la peton aŭ respondon.
Bilde estas kiel:
retumilo <--> prokurilo <--> prokurilo <--> retservilo
Pli ĝenerale:
kliento <--> prokura servilo <--> prokura servilo <--> enhava servilo
Ekzemplo:
poŝtelefono <--(XHTML MP)--> prokurilo (tradukanta la markolingvon) <--(HTML)--> retservilo
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search