Provenco

Provenco
Historia regiono
FlagoBlazono

LandoFrancio
- koordinatoj44° 0′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo)446Koordinatoj: 44° 0′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoAiguille de Chambeyron [+]


Plej alta punktoAiguille de Chambeyron
Nacia himnoCopa Santa

Provenco (Tero)
Provenco (Tero)

Provenco (Francio)
Provenco (Francio)
DEC

Map
Provenco
Vikimedia Komunejo:  Provence [+]
vdr

Provenco, okcitanlingve Provença [pʀuˈvensɔ] (Prouvènço laŭ mistrala normo) kaj franclingve Provence [pʁɔ'vɑ̃s], estas histori-kultura regiono el Okcitanio. Estas ankaŭ la nomo de antikva reĝolando kaj posta graflando.

Nuntempe ĝi situas en Francio kaj akordiĝas kun granda parto de ĝia administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, sud-oriente de la franca regno. Provenco etendiĝas el regiono Nimes ĝis la dekstra bordo de la rivero Var kie limiĝas kun la antikva Graflando Nico.

Ĝi entenas la departementojn (départements) Var, Vaucluse, Bouches-du-Rhône kaj partojn de Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. La ĉefaj urboj de Provenco estas Marsejlo (Marselha/Marseille), Nico (Niça/Nice), Tolon/Toulon, Avinjono (Avinhon/Avignon), Arles, Ais/Aix-en-Provence.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search