![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Granatujo, Punica granatum
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
Punica granatum L. - Granatujo | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Puniko (Punica) estas malgranda genro de frukto-portantaj deciduaj arbustoj kaj arbetoj. Ĝia plej bone konata specio estas la granatujo. La alia specio de la genro, Punica protopunica, estas indiĝena planto de la insulo Sokotro; malkiel la granatujo ĝi havas rozajn (ne ruĝajn) florojn kaj fruktojn malpli grandajn kaj malpli dolĉajn. La franca kemiisto Petro Jozefo Peletiero (1788-1842) unue izolis alkaloidon kun kontraŭ-helmintaj proprecoj el la granatujo, kiu ricevis lian nomon[1].
Kvankam oni antaŭe faris por ĝi apartan familion (Punicaceae) lastatempaj filogenezaj studoj montris ke la puniko apartenas al la familio de litrumacoj, kaj ĝin tiel klasas la Angiosperm Phylogeny Group.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search