Punko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzika ĝenro. Por informoj pri subkulturo, vidu la artikolon Punka subkulturo.
Johnny Rotten kaj Steve Jones el Sex Pistols.

Punkopunk-roko estas kontraŭ-establa ĝenro de muziko kiu komencis ekzisti proksime en 1976, kvankam preskaŭ prapunkaj stiloj povas esti trovebla antaŭe. La ĝenro devenas el Usono, Britio, kaj Aŭstralio. Laŭdire, Eŭropo estas la lulilo de la punko, kiu poste tutmondiĝis...

Postpunko (angle: Post-Punk) estas nomo por muzika stilo, kiu eliris precipe kaj unue en Britujo fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj el la punko.

Folklorpunko (angle: folk punk) nomiĝas la intermikso de stilelementoj kaj eroj de punko kun elementoj de folklora muziko kaj respektive aŭ de folklora rokmuziko.

Anarkia punko (aŭ anarkiisma punko) estas punkroko, kiu antaŭenigas anarkiismon. La termino "anarkia punko" foje estas aplikata ekskluzive al bandoj, kiuj estis parto de la originala anarki-punkisma movado en Britio fine de la 1970-aj jaroj kaj fruaj 1980-aj. Kelkaj uzas la esprimon pli larĝe por ajna punkmuziko kun anarkiisma kantovortuma enhavo, kiu eble aperas en krusto-punk, hardkora punko, folklorpunko, kaj aliaj stiloj.

Pra-punko estas la rokmuziko interpretita de garaĝaj bandoj de la 1960-aj jaroj ĝis meze de 1970, kiuj antaŭvidis la punkrokan movadon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search