Rabio

Rabio
infekta malsano • sciigenda malsano • malsano
vdr
rabia viruso
Sistematiko
Regno: Viruso
(-)ssRNA-viruso
Ordo: ’’Mononegavirales’’
Familio: Rhabdoviridae
Genro: Lyssa-virusoj
specio: rabio-viruso

Rabio estas virusa infektado, kiu kaŭzas ĉe homoj kaj bestoj akutan vivdanĝeran encefaliton. La viruso povas trafi ĉiujn varm-sangajn bestojn, sed ĝi maloftas inter la ne-karnovoruloj. La stereotipa bildo estas la kontaĝa ("rabia") besto kiel la "freneza hundo" kun ŝaŭmo ĉe la muzelo, sed ankaŭ povas infektiĝi la katoj, furo, vulpo, melo, lavurso (prociono), vangega sciuro, mefito, vesperto. La ronĝuloj (sciuro, leporo ktp.) tre malofte infektiĝas samkiel la birdoj, kies korpotemperaturo pli alta estas ol la optimuma temperaturo por la viruso. La rabio povas aperi en t.n. "paraliza" formo, kial la infektita besto estas tre trankvila kaj retirita.

Hundo malsana je rabio. Videbla la tipa simptomo sialoreo (ptialismo)
Homo malsana je rabio kun konvulsioj (spasmo)

Ĉe la homoj la malatentita rabio kondukas preskaŭ senescepte al morto. Jare mortas de 40 000 ĝis 70 000 homoj pro rabio, plej ofte en Azio (80% laŭ fakgazeto el 2003-04-30) kaj Afriko, kiel la rabio endemia. La duono de la mortintoj apartenas al junuloj sub 15 jaroj. Oni ekzamenas ĉiujare ĉ. 10 milionojn da homoj je suspekto pri rabio-infektiĝo. [1]

La rabion kaŭzas "Lyssa-viruso", kiu apartenas al la grupp de cilindre formitaj RNA-virusoj, al la tile nomataj Rhabdo-virusoj. Tiu ĉi grupo de la virusoj entenas la rabio-viruson, la aŭstralan vesperto-Lyssaviruson,la Duvenhage-viruson, du eŭropajn vesperto-Lyssavirusojn, la Lagos-vespertoviruson, kaj same la Mokola-viruson.

La Lyssa-viruso havas spiralforman simetrion, t. e la eroj formas preskaŭ cilindron. tiu formo karakterizas ĉefe virusojn, kiuj atakas plantojn. La virusoj, kiuj atakas la homon havas ĝenerale kuban simetrion kaj formon de poliedro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search