Ramon Lullo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lull.
Beata
Ramon Lullo
Persona informo
Raymundus Lullius
Naskiĝo ĉ. 1232
en Palma de Majorko, Reĝlando Aragono
Morto 1316
en Bougie (nuntempe en Alĝerio)
Tombo Sant Francesc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latino • antikva okcitana lingvo • araba vd
Loĝloko Palma de Majorko vd
Ŝtataneco Reĝlando Majorko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Montpellier Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ramon Lullo
Memorigilo Ramon Lullo
Profesio
Okupo filozofo
astrologo
poeto
misiisto
verkisto
teologo
kleriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Felix or the Book of Wonders ❦
Blanquernation ❦
Book of the Beasts ❦
Tree of Science ❦
Ars magna vd
Filozofo
Beatulo
Beatigo 1847 de Pio la 9-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ramon LULLO, Rajmundo LULLORamon LLULL (naskiĝis en 1232, mortis en 1316), katalune Ramon Llull [rə'mon 'ʎuʎ], latine Raimundus Lullus, estis verkisto, teologo kaj filozofo. Oni foje kromnomas lin Doktoro iluminatola Beatulo.

Ido de riĉa familio el Barcelono, li ludas por la kataluna lingvo la saman rolon kiel Dante Alighieri por la itala. Li ne nur kontribuis per romanoj al la kataluna literaturo, sed ankaŭ uzis ĝin (preter la latina) por prezenti siajn ideojn pri rezonado kaj teologio.

La nomo de Ramon Lullo ofte aperas akompane kun la koncepto de Arto, lia rezonmetodo, per kiu li esperis konvinki alireligiulojn pri la praveco de la katolika fido. Pro sia laboro sur la logika kaj rezonad-kampo Ramon Lullo estas foje konsiderata kiel pioniro de la komputil-teorio; li ankaŭ estas memorata pro siaj laboroj pri elekto-sistemoj.

Ramon Lullo mortis ŝtonumita de la loĝantaro de Bougie, hodiaŭ Alĝerio, kie li misiumis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search