Ravinoj de Kamenice

Ravino Tichá (ravino de Edmundo)
Ravino Tichá (ravino de Edmundo)
Ravino

Ravinoj de Kamenice (ĉeĥe: Soutěsky Kamenice) estas ravinoj en Ĉeĥio, troviĝantaj proksime de Hřensko en Bohemia Svislando. Temas pri profundaj kanjonoj de rivero Kamenice en kvadraj grejsoj. Direkte laŭ la fluo de Kamenice estas unue Ravino de Ferdinando, malantaŭ muelejo Dolský mlýn parto nomata Ve Strži, Sovaĝa ravino kaj Ravino de Edmundo. La rivero ĉi tie trafluas sub krutaj rokoj altaj 50–90 m. Tra Edmunda kaj Sovaĝa ravinoj kondukas flava flava turisma marko turisma marko, en netraireblaj sektoroj funkcias transveturigado sur pramoj. Male tra la ravinoj pli supre kontraŭ la fluo kondukas neniu vojo kaj la rokoj ĉi tie ofte falas rekte en la akvon.

La teritorio de Kostelní důl sub Dolský mlýn kaj orienta rando de municipo Hřensko estas la unua zono de Nacia parko Bohemia Svislando kaj estas ĉi tie malpermesita movo ekster turisme markitaj vojoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search