Refrakto

Observo de refrakto pro la malsamaj refraktaj indicoj inter aero kaj akvo

Refrakto estas ŝanĝo de la direkto de ondo, kiam ĝi iras de unu medio al alia. Ekzemple, lumo refraktiĝas kiam ĝi trapasas vitron.

La leĝo de Snell donas la valoron de angulo je kiu aperas la refraktita radio por izotropaj medioj (kiel vitro). En neizotropaj medioj kiel iu kristaloj aŭ mekanike malformigitaj solidoj, duobla refrakto povas fendi la refraktitan radion en du radiojn, la ordinaran aŭ o-radion kiu sekvas leĝon de Snell, kaj la alian eksterordinaran aŭ e-radion kiu povas ne esti en ebeno difinita per la incida radio kaj la normalo de la limo inter la du medioj. Tiam povas esti dependeco ankaŭ de polarizo de la lumo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search