Renesanca arkitekturo

Templeto de San Pietro in Montorio, Romo, 1502, de Bramante. Tiu malgranda templo markas la supozitan lokon kie Sankta Petro estos mortigita.

Renesanca arkitekturo estas la arkitekturo de la periodo inter la komenco de la 14a kaj la komenco de la 17a jarcentoj en diversaj regionoj de Eŭropo, montranta konscian revivadon kaj disvolvigon de kelkaj elementoj de antikvgreka kaj romia pensaro kaj materiala kulturo. Stile, Renesanca arkitekturo sekvis al la Gotika arkitekturo kaj estis siavice sukcedata de la Baroka arkitekturo. Disvolviĝinta unue en Florenco, kun Filippo Brunelleschi kiel unu el ties plinovigantoj, la renesanca stilo rapide disvastiĝis al aliaj italaj urboj. La stilo estis portita al Francio, Germanio, Anglio, Rusio kaj aliaj partoj de Eŭropo je diferencaj datoj kaj kun variaj gradoj de tuŝebleco.

Renesanca stilo metas emfazon sur la simetrio, la proporcio, la geometrio kaj la reguleco de partoj kiel ili aperis en la arkitekturo de klasika antikveco kaj partikulare en antikva Romia arkitekturo, el kiuj restis multaj ekzemploj. Regulaj aranĝoj de kolonoj, pilastroj kaj linteloj, same kiel la uzado de duoncirklaj arkoj, duonsferaj kupoloj, niĉoj kaj edikuloj anstataŭis la pli kompleksajn proporciajn sistemojn kaj neregulajn profilojn de mezepokaj konstruaĵoj.

En renesanca Eŭropo, el ĉirkaŭ 1400 antaŭen, estis revivado de klasika lernado akompane de la disvolvigo de la renesanca humanismo kiu metis pli grandan emfazon al la rolo de individuo en socio ol estis dum la mezepoka periodo. La konstruaĵoj estais menditaj al specifaj arkitektoj – Brunelleschi, Alberti, Michelangelo, Palladio – kaj la kulto de individueco startis. Ne estis ankoraŭ divida linio inter artisto, arkitekto kaj inĝeniero, aŭ ajna el la rilataj metioj, kaj la nomigo estis ofte de loka prefero.

Revivigo de la klasika stilo en arkitekturo estis akompanita de burĝonado de scienco kaj inĝenierado kio tuŝis la proporciojn kaj strukturon de konstruaĵoj. Je tiu epoko, estis ankoraŭ eble por artisto dezgni ponton je la nivelo de strukturaj kalkuloj ene de la rigardo de ĝeneralisto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search