Reproduktado

Produktado de novaj individuoj laŭ la folia marĝeno de la epifito Kalanchoe pinnata. La eta planto en la antaŭo estas proksimume 1 centimetron alta. La koncepto de "individuoj" kompreneble iom lamas en tiu ĉi kazo de neseksa reproduktado.

Reproduktado estas la biologia procezo dum kiu produktiĝas novaj individuaj organismoj, plej ofte el la "gepatroj". Reproduktado estas fundamenta trajto de ĉiuj konataj formoj de la vivo; ĉiu individua organismo ekzistas kiel rezulto de reproduktado. La konataj manieroj de reproduktado dividiĝas vaste inter du ĉefaj tipoj: seksa kaj neseksa.

En neseksa reproduktado, organismo povas reproduktiĝi sen implico de alia organismo. Neseksa reproduktado ne estas limigita al unuĉelaj organismoj. La klonado de organismo estas formo de neseksa reproduktado. Per neseksa reproduktado organismo kreas genetike simila aŭ eĉ identa kopio de si mem. La evoluo de seksa reproduktado estas grava kaprompilo por biologoj. La duflanka kosto de sekso estas ke nur 50% el organismoj reproduktiĝas[1] kaj el organismoj nur 50% pasas siajn genojn.[2]

Seksa reproduktado tipe postulas la seksan interagadon de du specializitaj organismoj, nomitaj gametoj, kiuj enhavas duonon el la nombro de kromosomoj el tiuj de normalaj ĉeloj kaj estas kreataj per mejozo, per kiu tipe masklo fekundas inon de la sama specio por krei fekunditan zigoton. Tio produktas idajn organismojn kies genetikaj trajtoj estas derivaj el tiuj de la du gepatraj organismoj.

La tuto de organoj kaj histoj servataj por reproduktado en la homo estas la homa reprodukta sistemo.

  1. Ridley M (2004) Evolution, 3rd edition. Blackwell Publishing, p. 314.
  2. John Maynard Smith The Evolution of Sex 1978.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search