Reuters

Reuters
novaĵagentejonegoco vd
Dum oktobro 1851 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondintoj Paul Julius Reuter vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Stephen J. Adler
Dungitoj 2 500
Posedata de Thomson Reuters vd
filiaj kompanioj Reuters TV vd
Posedataj kompanioj Effix vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Reuters estas liveranto de financmerkataj datumoj kaj novaĵagentejo, kiu liveras raportojn el la tuta mondo al gazetoj kaj aliaj komunikiloj. La novaĵoj nuntempe estigas malpli ol 10 % de la enspezoj de la entrepreno[1].

La ĉefa agado estas liveri informojn al la merkatoj de akcioj, devizoj kaj similaj financpaperoj. Reuters liveras merkatajn datumojn kiel kurzojn, esplorojn kaj analizojn. Krome la entrepreno funkciigas komercajn sistemojn, kiuj permesas al borsaj komercistoj aĉeti kaj vendi financpaperojn surekrane anstataŭ per telefono aŭ en borsa halo. Plej grava estas la analizado de 40.000 akciaj entreprenoj kaj de obligacioj. Konkurencantoj estas Bloomberg L.P. kaj Dow Jones Newswires.

  1. Retpaĝo de Reuters

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search