Rezino

Rezino el trunko de ĉerizarbo

Rezino estas solida aŭ duonsolida organika, amorfa substanco, solvebla en etero, alkoholo sed ne en akvo (liposolvebla). Ĝi troviĝas ĉefe en la rezinduktoj de pinacoj.

Ĉe difektiĝoj de arboj la rezino fermas la vundon. Tiel originis damargumo, kolofono, kopalo, sukceno.

Kemie ĝi ne estas homogena substanco, sed konsistas el rezinacidoj, aromaj materialoj, alkoholoj.

La solvita rezino en volatila oleo nomiĝas balzamo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search