Rikordo

En komputado, rikordo estas grupo da datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi malsamajn datumtipojn.

En kelkaj programlingvoj (interalie, en C) la rikordoj estas nomataj per pli ĝenerala termino strukturo. En C++ rikordo (nomata strukturo) estas speciala okazo de klaso.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search