Rio Grande del Norte


Por vidi pliajn signifojn de "Rio Grande" bonvolu konsulti la disklarigan artikolon.


Rio Grande del Norte
rivero
Bazaj informoj
Situo Usono kaj Meksiko (Nordameriko)
Longeco 3 034 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 3 600 m
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 3 600 m
Geografio
Trairataj urboj vidu tekste
Alfluantoj
- Dekstraj Conchos
- Maldekstraj Pecos
Map
vdr
Riogranderivermap.png
mapo de la Rio Grande rivero

Rio Grande del Norte (hispane: granda rivero de nordo; nomata ankaŭ Rio Bravo, Rio Bravo del Norte aŭ simple Rio Grande) estas rivero en Nordameriko. Ĝi fontas en la rokmontaro en Koloradio (Usono), trafluas Nov-Meksikon kaj ekde la duobla urbo El Paso/Ciudad Juárez estas limrivero inter Meksiko kaj Usono. Ĉe Matamoros ĝi fluas en la Meksikan Golfon; ĝis tie ĝi jam perdis plejmulton de sia akvo, kiu estas utiligata por akvumi (irigacii) agrojn.

La rivero longas ĉirkaŭ 3 034 kilometrojn kaj estas la dua plej longa rivero de Usono, post Misisipo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search