Roberto la 2-a (Francio)

Roberto la 2-a
Reĝo de la Frankoj
Regado 996 - 1031
Antaŭulo Hugo Kapeto
Sekvanto Henriko la 1-a
Persona informo
Robert II de France
Naskiĝo 27-an de marto 972 (0972-03-27)
en Orléans
Morto 20-an de julio 1031 (1031-07-20) (59-jaraĝa)
en Melun
Tombo Baziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinamalnovfranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Rektaj kapetidoj • Kapetidoj vd
Patro Hugo Kapeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Adelaide of Aquitaine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hedwig of France, Countess of Mons (en) Traduki kaj Gisèle de France (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Konstanca de Arles (1003 (Gregoria)–)
Bertha of Burgundy (en) Traduki (996 (Gregoria)–)
Rozala of Italy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hedwig of France, Countess of Nevers (en) Traduki
 ( Konstanca de Arles)
Adela of France (en) Traduki
 ( Konstanca de Arles)
Roberto la 1-a de Burgonjo
 ( Konstanca de Arles)
Henriko la 1-a
 ( Konstanca de Arles)
Hugh Magnus (en) Traduki
 ( Konstanca de Arles)
Eudes de France (en) Traduki
 ( Konstanca de Arles) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Roberto la 2-a (Francio)

Roberto la 2-a de Francio (naskiĝis la 27-an de marto 972, mortis la 20-an de julio 1031), kromnomita Roberto la Pia (franclingve Robert II le Pieux) estis reĝo de Francio ekde 996 ĝis 1031

Roberto, la dua reĝo de la kapetida dinastio, estis la filo de Hugo Kapeto kaj de Adelajda de Akvitanio. Lia patro asociis lin al la trono ekde la kristnasko de la jaro 987 por garantii lian postan legitimecon. Pro la premo de sia patro, Roberto unue edziĝis en 988 kun Rozala de Italio, vidvino de Arnulfo la 2-a (grafo de Flandrio). Ŝi aĝis dudek jarojn pli ol li : ĉar ŝi ne sukcesis naski infanon, la geedzoj apartiĝis en 992.

Li sekve forte enamiĝis en Bertan de Burgonjo, vidvino de Eŭdo la 1-a de Blois kaj filino de Konrado la 3-a de Burgonjo. Li esperis, ke tia amedziĝo generus heredanton por la juna kapetida dinastio. Berta krome alportis al la franca monarkio heredrajton sur Burgonjo kaj sur la vastaj terenoj de la landsinjoroj de Blois. Malgraŭ malkonsento de la Katolika Eklezio (Roberto kaj Berta estis malproksimaj gekuzoj), la edziĝo okazis en novembro aŭ decembro 996, iom post la morto de Hugo Kapeto, kiu same reĵetis tian edziĝon.

Okaze de la koncilio de Pavia en 997, la papo Gregorio la 5-a puntrudis al Roberto sep jarojn da pento, se la reĝo ne apartiĝis el Berta. La papo cetere minacis sankcii la francan reĝlandon kaj ekskomuniki la geamantojn. Ĉiukaze, el la edziĝo rezultis nur unu mortnaskita infano. Roberto forlasis Bertan en 1003 kaj reedziĝis kun Konstanca de Arles, el la domo de Anĵuo. Ŝi naskis sep infanojn, inkluzive de Roberto la 1-a de Burgonjo, Hugo la 2-a de Francio (asociita al sia patro sed mortinta antaŭ li) kaj Henriko la 1-a de Francio, kiu heredis la kronon en 1031.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search