Rombo

Ĉi tiu artikolo temas pri kvarlatero. Por fiŝo rigardu la paĝon Rombofiŝo.
Rombo
Ruĝa Rombo

Rombo estas en la matematiko kvarlatero de kiu la kvar lateroj estas egalaj. La kontraŭaj lateroj estas egalaj. Ĉe normala rombo du anguloj estas akutaj, la du aliaj obtuzaj.

La du diagonaloj de rombo orte krucas unu la alian kio videblas per rigardo al la simetrio de la figuro.

Speciala formo de rombo estas la kvadrato. Ĉi tiu kvarlatero ne nur havas kvar egalajn laterojn sed ankaŭ kvar egalajn angulojn, kiuj ĉiuj estas 90° (ankaŭ nomata kiel orta angulo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search