Rysy | |
monto | |
Pola pinto de Rysy (2499 m)
| |
Oficiala nomo: Rysy | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Prešov Slovakio, Malgrandpollanda Provinco Pollando |
Distriktoj | Distrikto Poprad Slovakio, Distrikto Tatrzański Pollando |
Municipoj | Vysoké Tatry Slovakio, Tatranská Javorina Slovakio, Bukowina Tatrzańska Pollando |
Parto de | Tatroj |
Montaro | Altaj Tatroj |
Rifuĝejo | Chata pod Rysmi kabano |
Situo | Rysy |
- alteco | 2 503 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 46″ N 20° 05′ 17″ O / 49.17944 °N, 20.08806 °O (mapo) |
Geologia konsisto | granito |
Unua grimpo | Eduard Blásy Ján Ruman Driečny |
- dato | 30-an de julio 1840 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Tatroj
| |
Vikimedia Komunejo: Rysy | |
Portalo pri Geografio | |
Noto: Plej alta monto de Pollando |
Rysy (slovaka elparolo: /ˈrisi/, pola elparolo: /ˈrɨsɨ/) estas monto en la montaro Altaj Tatroj, en la ekstera arko de Karpatoj, ĉe la landlimo inter Pollando kaj Slovakio. Ĝi kulminas je 2 503 metroj en Slovakio. Sur ĝia norda deklivo, 2 499,6 metrojn alte, troviĝas la plej alta punkto de Pollando.
La monto estas la plej alta punkto de Altaj Tatroj alirebla por marŝantoj per markitaj vojoj sen montara ĉiĉerono. Rifuĝejo nomita Chata pod Rysmi, situanta 250 metrojn pli malalte ol la pinto, estas disponigita por ili. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, multaj famuloj suprengrimpis ĝin, kiel la geedzoj Pierre kaj Marie Curie aŭ Lenin, kies suprengrimpo ne estas pruvita sed estis vaste utiligata de la komunisma potenco kadre de internacia junulara renkontiĝo.
Ĝiaj bestaro kaj plantaro, precipe alpaj, estas protektataj de nacia parko ambaŭflanke de la landlimo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search