Rysy

Rysy
monto
Pola pinto de Rysy (2499 m)
Oficiala nomo: Rysy
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Prešov Slovakio, Malgrandpollanda Provinco Pollando
Distriktoj Distrikto Poprad Slovakio, Distrikto Tatrzański Pollando
Municipoj Vysoké Tatry Slovakio, Tatranská Javorina Slovakio, Bukowina Tatrzańska Pollando
Parto de Tatroj
Montaro Altaj Tatroj
Rifuĝejo Chata pod Rysmi kabano
Situo Rysy
 - alteco 2 503 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 46″ N 20° 05′ 17″ O / 49.17944 °N, 20.08806 °O / 49.17944; 20.08806 (mapo)
Geologia konsisto granito
Unua grimpo Eduard Blásy
Ján Ruman Driečny
 - dato 30-an de julio 1840
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Vikimedia Komunejo: Rysy
Portalo pri Geografio
Map Noto: Plej alta monto de Pollando

Rysy (slovaka elparolo: /ˈrisi/, pola elparolo: /ˈrɨsɨ/) estas monto en la montaro Altaj Tatroj, en la ekstera arko de Karpatoj, ĉe la landlimo inter Pollando kaj Slovakio. Ĝi kulminas je 2 503 metroj en Slovakio. Sur ĝia norda deklivo, 2 499,6 metrojn alte, troviĝas la plej alta punkto de Pollando.

La monto estas la plej alta punkto de Altaj Tatroj alirebla por marŝantoj per markitaj vojoj sen montara ĉiĉerono. Rifuĝejo nomita Chata pod Rysmi, situanta 250 metrojn pli malalte ol la pinto, estas disponigita por ili. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, multaj famuloj suprengrimpis ĝin, kiel la geedzoj Pierre kaj Marie CurieLenin, kies suprengrimpo ne estas pruvita sed estis vaste utiligata de la komunisma potenco kadre de internacia junulara renkontiĝo.

Ĝiaj bestaro kaj plantaro, precipe alpaj, estas protektataj de nacia parko ambaŭflanke de la landlimo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search