Ryszard KACZOROWSKI aŭskultu blazono Jelita (naskiĝis la 26-an de novembro 1919 en Bjalistoko, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) estis pola politikisto, socia aganto kaj skolto, komandanto de Grizaj Taĉmentoj en Bjalistoko en 1940, ekde 2009 skoltestro de Pola Respubliko, en la jaroj 1989-1990 pola prezidento en ekzilo en Londono (post morto de la antaŭulo Kazimierz Sabbat). Ryszard Kaczorowski estis la lasta prezidento de la Dua Pola Respubliko. La 22-an de decembro 1990 transdonis simbolojn de prezidanta potenco al Lech Wałęsa okaze de lia ĵura ceremonio en la Reĝa Kastelo en Varsovio. Li plenumis siajn devojn paralele al generalo Wojciech Jaruzelski, kiu oficis en Pollando.
Pereis en kraŝo de la pola aviadilo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search