Sahle-Work Zewde

Sahle-Work Zewde
Persona informo
ሳህለወርቅ ዘውዴ
Naskiĝo 21-an de februaro 1950 (1950-02-21) (74-jaraĝa)
en Adisabebo,  Imperio Etiopio
Religio Etiopia Ortodoksa Eklezio vd
Ŝtataneco Etiopio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Lycée Guebre-Mariam (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sahle-Work Zewde, ankaŭ kiel Sahle-Uork Zeudé (en Amhara lingvo: ሳህለወርቅ ዘውዴ; n. la 21-an de februaro 1950 en Adis-Abebo) estas diplomato kaj la unua virino en la posteno de ŝtata prezidanto de Etiopio. Ŝi faris karieron de diplomato, kaj estis elektita prezidento unuanime fare de membroj de la Federacia Parlamenta Asembleo la 25-an de oktobro 2018[1]. Post sia inaŭguro, ŝi promesis redukti seksan malegalecon en Etiopio[1].

Dum ŝia aliĝo, Sahle-Work estis la sola ina ŝtatestro de Afriko kaj ŝi sukcedis prezidenton Mulatu Teshome, kiu eksiĝis antaŭ la fino de sia mandato[2].

En decembro 2019, Sahle-Work estis nomumita de Forbes la plej potenca virino de Afriko kaj la 93-a plej potenca virino en la mondo[3][4].

  1. 1,0 1,1 (en) "Ethiopia gets first female president". BBC. la 25-an de oktobro 2018.
  2. (en) ”Ethiopia's parliament approves Sahle-Work Zewde as first female...”, Reuters, la 25-an de oktobro 2018.
  3. (en) ”World's Most Powerful Women”, Forbes, la 9-an de februaro 2020.
  4. (en) ”Forbes picks president, Sahle-Work as the most powerful African woman Arkivigite je 2021-07-13 per la retarkivo Wayback Machine”, Ethiopian News. la 16-an de december 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search