Salakva lago

la salakva lago Salar de Uyuni en Bolivio

Salakva lago estas la nomo por lago kun salakvo en geografia baseno kaj sen akva konekto al salakva maro. La akceptita difino por sala lago estas lago, kiu enhavas almenaŭ tri gramojn da salo por litro da akvo (t.e. 0,3% aŭ pli).

Salakvaj lagoj kutime situas en tre sekaj regionoj aŭ en dezertoj, tiel ke pro la daŭra forta forvaporiĝo de akvo la sala koncentraĵo de la restanta laga akvo konstante altiĝas. Se forvaporiĝas pli da akvo ol alvenas pro aflua(j) rivero(j), iom post iom la lago sekiĝas kaj kreiĝas "sala dezerto", kiel ekzemple la dezerto proksime de la Granda Sala Lago en la usona ŝtato Utaho.

Se dum la jaro regule alternas pluvaj kaj sekaj sezonoj, ankaŭ regula alterno inter salakva lago kaj sala dezerto eblas, kiel ekzemple okazas en la montaro Atlaso en norda Afriko. Ankaŭ homa interveno kiel forpreno de freŝa akvo por akvuma agrikulturo povas signife influi la akvokvanton (kaj sekve la salkvanton) de tiaj lagoj.

Se la kvanto de akvo fluanta en la lagon estas pli malalta ol la kvanto de akvo, kiu vaporiĝas de ĝi ĉiujare, la lago eble iom post iom sekiĝos kaj eĉ fariĝos salebeno.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search