Salikoko

Palaemon serratus, salikoko en la infraordo Caridea

Salikokoj estas relative malgrandaj krustacoj kun longaj korpoj, kiuj iras ĉefe naĝe. Ili apartenas al diversaj infraordoj de la ordo Decapoda (dekpieduloj).

Salikokoj havas okulojn sur flekseblaj tigoj, longan kaj maldikan muskolan "voston" (fakte abdomenon) longajn harecajn antenojn, kaj maldikajn krurojn.[1] Ili normale naĝas per naĝiletoj situantaj en la suba faco de la abdomeno, sed kiam ili timas, ili fuĝas rapidege per adaj batoj de la "vosto". Malsame de kraboj kaj omaroj, kiuj havas fortajn marŝkrurojn, salikokoj havas maldikajn, delikatajn krurojn, kiujn ili uzas ĉefe por stari.[2] Tipaj salikokoj longas proksimume 2 cm, sed la plej grandaj povas superi 25 cm.

Salikokoj vivas en grandaj nombroj tutmonde. Ekzistas miloj da specioj, adaptitaj al ampleksa gamo da habitatoj. Ili manĝas ĉirkaŭ la fundo de la maro apud la plej multaj bordoj kaj estuaroj, kaj ankaŭ en riveroj kaj lagoj. Iuj specioj plonĝas en la sedimenton por fuĝi de predantoj.[2] Ili normale povas vivi de unu ĝis sep jarojn.[3] Multaj preferas solecon, sed ili povas kuniĝi en grandaj salikokaroj dum la pariĝa sezono.[2][4]

Salikokoj estas celo de fiŝoj, balenoj, kaj multaj aliaj sovaĝaj predantoj. Ankaŭ homoj amase kaptas aŭ bredas kaj buĉas ilin por manĝi iliajn muskolajn abdomenojn. Salikokobredado komenciĝis en la 1970-aj jaroj, akceliĝis en la 1980-aj, kaj superis laŭ maso la kaptadon de sovaĝaj salikokoj antaŭ 2007. La plej multaj ekspluatataj specioj estas relative grandaj.

Salikokkaptado pereigas ankaŭ multajn aliajn bestojn kiel kromkaptaĵon. Salikokbredado, kiel industria bredado ĝenerale, estas kritikata laŭ porbestaj kaj pormediaj kriterioj. La plej polemikaj aspektoj rilate la bestojn estas la buĉado (kutime per samtempa malvarmigo kaj sufoko), poluita akvo, alta loĝdenso, infektaj malsanoj, kaj detruado de la okuloj kaj okultigoj de salikokinoj por stimuli la maturiĝon de iliaj ovarioj.[5][6] Ekologie, salikokbredado damaĝas la marbordajn ekosistemojn kie ĝi praktikiĝas, precipe per poluado de estuaroj kaj detruado de mangrovoj. Laŭ nombro da individuoj, la plejmulto de la bestoj mortigataj por homa nutrado estas salikokoj: proksimume 7-70 duilionoj da sovaĝaj salikokoj kaj 300-600 miliardoj da bredataj salikokoj en ĉiu jaro.[7]

  1. Shrimp Encyclopædia Britannica. Alirita 20-an de aŭgusto 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 Rudloe & Rudloe (2009), pp. 15–26.
  3. A bouillabaisse of fascinating facts about fish. Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) National Marine Fisheries Service (d:Q261788). Alirita 22-an de oktobro 2009 .
  4. A. Gracia (1996). “White shrimp (Penaeus setiferus) recruitment overfishing”, Marine and Freshwater Research 47 (1), p. 59–65. doi:10.1071/MF9960059. 
  5. Kateman, Brian, "You don't want to know where your shrimp comes from", Fast Company, 12-a de januaro 2023.
  6. Ungoed-Thomas, Jon. 2025. "Waitrose to stop selling suffocated farmed prawns, as campaigners say they feel pain". The Guardian. [1]
  7. Waldhorn, Daniela R., kaj Elisa Autric. "Shrimp: The animals most commonly used and killed for food production". [2]

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search