Sankt-Peterburgo

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sankt Peter, Sankta Petro kaj Sankt-Peterburgo (Florido).
Sankt-Peterburgo
(Leningrado inter 1924 kaj 1991)
ruse Санкт-Петербург
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Санкт-Петербург
Lando Rusio Rusio
Federacio Federacia urbo
Konataj lokoj Ermitejo, Vintra Palaco
Rivero Neva
Situo Sankt-Peterburgo
 - koordinatoj 59° 57′ 00″ N 30° 19′ 00″ O / 59.95000 °N, 30.31667 °O / 59.95000; 30.31667 (mapo)
Areo 1 439,0 km² (143 900 ha)
Loĝantaro 5 191 690 (2015)
Denseco 3 607,85 loĝ./km²
Estiĝo 1703
Guberniestro Aleksandr Beglov
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 190000-199406
Telefona antaŭkodo +7 812
ISO 3166-2:RU RU-SPE
Aŭtokodoj 78, 98, 178
Honorigo Urbo-Heroo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Rusio
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Situo de Sankt-Peterburgo enkadre de Eŭropo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Urbaj partoj de Sankt-Peterburgo
Vikimedia Komunejo: Sankt-Peterburgo
Retpaĝo: gov.spb.ru
Map
Monda heredaĵo de UNESKO

Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo) estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj "federacia urbo" situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo laŭdire ankaŭ en kelkaj esperantlingvaj fontoj nomiĝas Petroburgo respektive Sankt-Petroburgo. Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Peterburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).

Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.

La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj, kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.

  1. (2005) McColl, R. W.: Encyclopedia of world geography 1. N. Y.: Infobase Publishing, p. 633–634. ISBN 0-8160-5786-9.
  2. V. Morozov. The Discourses of Saint Petersburg and the Shaping of a Wider Europe, Copenhagen Peace Research Institute. 2002. Ciaonet.org
  3. Санкт-Петербург – самый крупный в мире северный город. Russian Geographic Society. Arkivita el la originalo je 2014-12-13. Alirita 2014-12-08.
  4. Exploring St. Petersburg / The Hermitage. Geographia.com (6a de Januaro 1990). Alirita 25a de Januaro 2010.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search