Sarajevo

Sarajevo
serbe ciril-alfabete: Сарајево, turke Saraybosna
urbo
Panoramo de Sarajevo, Sarajeva biblioteko, Sebilj, Moskeo Ferhadija en Sarajevo, Katedralo de Koro de Jesuo, Serba ortodoksa katedralo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Сарајево
Kromnomo: Eŭropa Jerusalemo
Ŝtato Bosnio kaj Hercegovino Bosnio kaj Hercegovino
Duoninsulo Balkano
Entito FBH
Kantono Kantono Sarajevo
Opĉinoj
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Reĝlando SKS, SFRJ
Montaro Dinara montaro
Memorindaĵoj
Konstruaĵoj Nacia teatro, Sarajeva biblioteko
Riveroj Bosna, Miljacka
Situo Sarajevo
 - alteco 511 m s. m.
 - koordinatoj 43° 52′ 00″ N 18° 25′ 00″ O / 43.86667 °N, 18.41667 °O / 43.86667; 18.41667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Trebević
 - alteco 1 627 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 498 m s. m.
Areo 141,5 km² (14 150 ha)
Loĝantaro 310 605
Denseco 2 195,09 loĝ./km²
Natur-allogaĵo Vrelo Bosne
Fondo 13-a jarcento
Urbestro Benjamina Karić

(ekde 8-a de februaro 2021)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 71000
Telefona antaŭkodo +387 (33)
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Vikimedia Komunejo: Sarajevo
Retpaĝo: www.sarajevo.ba
Map

Sarajevo (serbe Сарајево) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi havas loĝantaron de 305 242 loĝantoj ĉe la kvar municipoj kiuj formas la urbon, kun metropolita areo de 423 645 loĝantoj ene de la Kantono de Sarajevo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino, kaj la centro de la Kantono de Sarajevo. Orienta Sarajevo estas la ĉefurbo de jure de la Serba Respubliko.

La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1461 de la Otomanoj.

Sarajevo situas ĉe rivereto Miljacka en valo de Dinara Montaro en la mezorienta parto de la lando kaj ĉe la montego Trebević. La centro de la urbo troviĝas je 511 metroj super marnivelo dum kelkaj kvartaloj atingas 700 metrojn, kio faras de Sarajevo unu de la urboj plej altaj en Eŭropo. La montopintoj kiuj ĉirkaŭas Sarajevon atingas kaj preterpasas 2 000 metrojn super marnivelon.

Dum jarcentoj Sarajevo estis grava vojkruciĝo de la mondkulturoj. Pro sia situo ĝi rolis kiel pordego por la popoloj migrantaj inter Okcidenta Azio kaj Eŭropo. La urbo estas konata pro sia tradicia religia diverseco kaj toleremo, kun anoj de Islamo, ortodoksismo, katolikismo kaj judismo, kiu kunvivis tie dum jarcentoj. Pro tiu longa kaj riĉa historio de religia diverseco kaj kunekzisto, Sarajevo estas konata kiel la "Eŭropa Jerusalemo".[1]

  1. Stilinovic, Josip (3a de januaro 2002). In Europe's Jerusalem Catholic World News. Konsultita la 5an de aŭgusto 2006.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search