Satanismo

La malsupreniĝa-indikanta pentaklo estas ofte uzita reprezenti Satanismon.

Satanismo estas larĝa termino pritemanta grupon de ideologiaj kaj filozofiaj kredoj. Satanismo inkluzivas simbolan asocion kun, aŭ admiron por, Satano, kiun Satanistoj konsideras kiel inspirantan kaj liberigantan estaĵon. Estis taksite ke estis 50,000 Satanistoj en 1990. Nun povas esti tiom multe kiel unu cent mil da Satanistoj en la mondo.[1]

La Sabata Kapro de Eliphas Levi (konata kiel La Kapro de Mendes aŭ Bafometo) fariĝis unu el la plej oftaj simboloj de Satanismo.

La viro Herbert Arthur Sloane asertadis ke li estris Satanan kovenon ekde 1948 antaŭ ol la naskiĝo de la Kirko de Satano en 1966, sed nenia sendependa atestaĵo subtenanta la aserton ekzistas. Sloane partoprenis membrecon en la Kirko de Satano ekde 1968[2], kaj tamen li mortis en 1975 neniu povas certi ĉu li rezegnis sian membrecon. Laŭ la Kirko de Satano, la membrokarto de Sloane havas lineon tra la nomon kaj la estraro kredas ke la membreco estis nuligita pro la deziro de Sloane adori al "Sathanas," nomo kiu ne ekzistas ene de la Kirko de Satano. La plej forta atestaĵo kontraŭ la aserto de Sloane pri estri Satanan kovenon antaŭ ol la naskiĝo de la Kirko de Satano estas intervjuo de "The Toledo Blade" verkita en 1967[3] en kiu Sloane nomiĝas kiel "Kala" kaj neniel diskutas Satanon, Satanismon, aŭ ian kovenon. Sen ia atestaĵo subtenanta la aserton de Sloane, la Kirko de Satana ja estas la unua Satana organizo en Usono.

Satanaj grupoj kiuj aperis post la 1960aj jaroj estas tre diversaj, sed du gravaj tendencoj estas teisma Satanismo kaj ateisma Satanismo. Teismaj Satanistoj adoras Satanon kiel supernaturan dion, vidantaj lin ne kiel ĉiopovan dion sed prefere kiel patriarkon. Kontraŭe, ateisma Satanistoj konsideras Satanon kiel simple simbolon de certaj homaj trajtoj.[4]

Estas indikoj ke Satanaj kredoj fariĝis pli sociale toleritaj. Satanismo estas nun permesita en la Reĝa Mararmeo de la britaj Armitaj Fortoj, malgraŭ kontraŭstaro de kristanoj kaj en 2005, la Supera Kortumo de Usono pridebatis protekti la religiajn rajtojn de malliberuloj post kiam proceso kontraŭ la afero estis registrita al ili.[5][6][7][8][9]

Nuntempa Satanismo estas plejparte amerika fenomeno, kaj la ideoj disvastiĝas per la efikoj de tutmondiĝo kaj la Interreto.[10] La Interreto antaŭenigas konscion pri aliaj Satanistoj kaj estas ankaŭ la ĉefa batalejo por difini Satanismon hodiaŭ.[10] Satanismo komencis atingi Orientan Eŭropon en la 1990aj jaroj, samtempe kun la falo de Sovetunio kaj plej videble en Pollando kaj Litovio, plejparte Romaj katolikaj landoj.[11][12]

  1. B.A. Robinson (March 2006).
  2. https://www.churchofsatan.com/regarding-herbert-a-sloane.php
  3. https://news.google.com/newspapers?nid=1350&dat=19670806&id=mwhPAAAAIBAJ&sjid=dwEEAAAAIBAJ&pg=5622,1342183&hl=en
  4. Gilmore, Peter.
  5. Royal Navy to allow devil worship CNN
  6. Carter, Helen.
  7. Navy approves first ever Satanist BBC News
  8. Linda Greenhouse (March 22, 2005).
  9. "Before high court: law that allows for religious rights".
  10. 10,0 10,1 Jesper Aagaard Petersen (2009).
  11. Alisauskiene, Milda (2009).
  12. "Satanism stalks Poland".

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search