Scienca metodo

Eksperimento pri birdo en aerpumpilo pentraĵo far Joseph Wright of Derby
La scienca metodo ofte estas reprezentata kiel daŭra procezo

La scienca metodo estas metodo por ekhavi komprenon bazitan sur kontroleblaj indikoj [1]. Ĝi estas la metodo per kiu la scienco evoluas. Tamen, ne ekzistas ununura metodo por ekzameni naturajn fenomenojn.

Sciencistoj uzas observadon, hipotezojn kaj deduktadon por proponi klarigojn de naturaj fenomenoj en formo de teorio. Antaŭdiroj de tiuj teorioj estas kontrolataj per eksperimentoj.

Scienca laboro devas plenumi certajn kriteriojn:

Sciencaj rezultoj devas esti zorge dokumentita. Ekzistas normoj de dokumentado, por ke la sciencistoj povu kompreni la rezultojn de aliaj sciencistoj. Ĉi-rilate gravas la mencio de fontoj kaj la konsidero de la aktuala stato de la scienca esploro pri la temo.

Grava principo estas la skeptiko, do la kritika sinteno rilate al la rezultoj kaj tezoj de si mem kaj de aliaj sciencistoj. Scienca scio malsamas al doktrina scio per tio, ke ĉe doktrina scio oni ne rajtas kritiki, dum sciencaj rezultoj povas esti kontrolataj de ĉiu per uzo de ties propra intelekto.

Scienco ne estas dogma. Scienco malsamas al religio, per tio, ke ĝi ne pretendas liveri absolutan scion. Sciencaj rezultoj estas malverigeblaj; tio signifas, ke ili povas esti rekontrolataj kaj povas esti ekrigardataj malveraj, se la eksperimento ne kongruas kun la teorio.

  1. Hugh Gauch. Scientific Method in Practice (Praktiko de scienca metodo) 435 paĝoj. Cambridge University Press. ISBN 0-521-01708-4. (angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search