Segovio

Segovio
hispane Segovia
urbo
Flago
Oficiala nomo: Segovia
Lando Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provinco Provinco Segovio
Komunumo Kastilio-Leono
Historiaj regionoj Hispania Tarraconensis, Kastilio
Memorindaĵoj Alkazaro de Segovio, Katedralo de Segovio
Riveroj Eresma, Clamores
Situo Segovio
 - alteco 1 000 m s. m.
 - koordinatoj 40° 57′ 00″ N 04° 10′ 00″ U / 40.95000 °N, 4.16667 °U / 40.95000; -4.16667 (mapo)
Areo 163,59 km² (16 359 ha)
Loĝantaro 55 220 (2008)
Denseco 337,55 loĝ./km²
Urbestro Pedro Arahuetes (PSOE)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 40001-40006
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Akvedukto de Segovio
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 311
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iii, iv
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Provinco Segovio
Situo enkadre de Provinco Segovio
Situo enkadre de Provinco Segovio
Vikimedia Komunejo: Segovia, Spain
Retpaĝo: www.segovia.es
Map
Monda heredaĵo de UNESKO
Panoramo de Segovio ĉirkaŭ la katedralo

Segovio (hispane Segovia) estas kastilia urbo en la suda parto de la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio, kaj ĉefurbo de la provinco Segovio. Ĉi situas inter la kunfluado de la riveroj Eresma kaj Clamores, proksime de la Gvadarama Montaro. La urbo staras je 999 metroj kaj havas 55 640 loĝantojn (2003).

Segovio estis la romia urbo Segovia (Σεγουβία). Ĝi estis urbo antaŭe loĝata de la arevakoj en la romia provinco Hispania Tarraconensis en la vojo inter Emerita kaj Cesaragusta. La romia historiisto Tito Livio mencias ĝin per precize tiu sama nomo, kiel indiĝenan (kelt-iberan) fortikaĵon dum la unua jarcento antaŭ Kristo. En la sekva jarcento, jam kiel romia urbo, por provizi ĝin per abunda kaj bona akvo oni konstruis la akvedukton, superban monumenton kiu ankoraŭ staras preskaŭ netuŝita de la vetero, de la tempo kaj de la agado de la homo.

Ĝi falis sub islamaj manoj kiuj nomis ĝin Shaqubiya (Ŝakubija) en la jaro 712 estis rekonkerita de la reĝo Alfonso la 1-a (aŭ de sia filo Fruelo la 1-a) en 757 aŭ 758, samkiel Zamoro, Salamanko kaj Avilo ĝi restis sub kristanaj manoj, escepte dum mallonga tempo sub Almanzoro en la dua duono de la 10-a jarcento. Ĝi estis reloĝigita en la jaro 1088, post la konkero de Toledo en 1085, kvankam oni kredas ke ĝi ne estis tute senhoma. En ĝia alkazaro (arab-devena vorto por reĝa kastelo) sidis dum la 15a jarcento la kortego de la reĝoj de la dinastio Trastamara.

En 1764 inaŭguriĝis la Real Colegio de Artillería (Reĝa Lernejo de Artilerio), la unua militista akademio en Hispanio, kiu ankoraŭ sidejas en la urbo sub la nomo Academia de Artillería (Akademio de Artilerio).

Segovio estas fama pro la monumentoj de la historia urboparto el kiuj elstaras la Akvedukto, la Katedralo kaj la Alkazaro inter aliaj domegoj, placoj, preĝejoj kaj mezepokaj konstruaĵoj. Ekde la jaro 1985 ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search