Seksosimbolo

Laŭ BBC, "Marilyn Monroe estas eble la plej fama holivuda Seksosimbolo".[1]
Gary Cooper kaj Marlene Dietrich en la filmo Maroko (1930).

Seksosimbolo estas famulo de iu ajn sekso, tipe aktoro, modeloj, muzikisto, manekeno, aŭ sportisto, kies publikigo estas ankaŭ aŭ ĉefe pere de fokuso de seksa altiro kaj kiu notita ĉar estas amplekse konsiderata kiel tialo de seksallogo.

La plej multaj el la viroj kaj virinoj, kiuj gajnas ĉi tiun titolon, okupas profesiojn, kie aspekto gravas, precipe aktoroj kaj modeloj, sed multaj seksaj simboloj ankaŭ venas de la vicoj de atletoj kaj muzikistoj, kaj ankaŭ estas verkistoj, poetoj, politikistoj kaj aliaj fame konataj profesiuloj.

La termino estis ĝenerale unuafoje uzita meze de la 1950-aj jaroj en rilato al la populareco de iaj filmostelulinoj, ekzemple Marilyn Monroe kaj Brigitte Bardot.[2]

Sube estas listo de konataj seksosimboloj el la komenco de la 20-a jarcento, bedaŭrinde kun majoritato de usonanoj kaj duarange eŭropanoj, dum aliaj kontinentoj kaj mondopartoj aperas submontritaj. La distribuo inter jardekoj estas iom nur orientiga, ĉar plej ofte la figuro pintis dum pli ol unu jardeko.

  1. Witness – The Death of Marilyn Monroe of BBC
  2. Flexner, Stuart Berg. (1997) Speaking freely: a guided tour of American English from Plymouth Rock to Silicon Valley. Oxford University Press. ISBN 0-19-510692-X.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search