Seninfektigo de trinkakvo

La seninfektigo de trinkakvo por homa uzado havas kiel celon la forigon de la patogenaj mikroorganismoj enhavataj en akvo kiuj ne estis forigitaj en la komencaj fazoj de la traktado de akvo.

La seninfektigo de trinkakvo estas necesa kiel unu de la lastaj paŝoj en la traktado de trinkakvo, por eviti ke tiu estu damaĝa por la homa sano.

Ofte, se temas pri akvo el naturaj akvofontoj aŭ el putoj, la seninfektigo estas la nura traktado havigita al akvo por akiri trinkakvon.

La seninfektigo povas esti farata per kemiaj aŭ fizikaj rimedoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search