Sepso

Sepso (en la Greka Σήψις, putriĝo) estas serioza medicina kondiĉo, kaŭzita de signifa infekto kiu kondukas al sistemika inflamrespondo. La plej seriozaj kazoj de sepso inkluzivas la disigitan sepson (sepson kun akuta organo-malfunkcio) kaj sepsan ŝokon (sepson kun refraktiva arteria hipotensio).

Septikemio estas sepso de la sangsistemo kaŭzita de bakteremio, t.e. la esto de bakterioj en la sangsistemo. La vorto septikemio foje uziĝas ankaŭ por la plej ĝenerala signifo de sepso.

Ankaŭ Sepsemio estas la aro de la afekcioj, kaŭzataj de la dissemiĝo, en la organismon kaj pere de la sango, de infekto, kiu evoluas sen loka reago.[1]

  1. NPIV [1] Konsultita la 10an de januaro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search