Siksta Madono

Siksta Madono, nomita ankaŭ La Madonna di San Sisto, estas olepentraĵo fare de la itala artisto Rafaelo. Komisiita en 1512 fare de papo Julio la 2-a kiel altarpeco por la preĝejo de San Sisto, Piacenza, ĝi estis unu el la lastaj madonoj pentritaj de la artisto. Relokigita en Dresdeno en 1754, la bone konata pentraĵo estis tre influa en Germanio. Post la Dua Mondmilito, ĝi estis relokigita en Moskvo dum unu jardeko antaŭ ol ĝi revenis al Germanio. Tie ĝi estas unu el la centraj pecoj en la Gemäldegalerie Alte Meister. La pentraĵo estis tre aprezata de multaj elstaraj kritikoj, kaj Giorgio Vasari nomis ĝin "vere rara kaj eksterordinara verko".[1]

  1. Raphael, Masters Collections., The Masterpieces: Sistine Madonna

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search