Simbolo Nicea-Konstantinopola

Alegoria bildo pri la unua koncilio de Niceo, kun teksto de la Kredokonfeso kiel redaktita ne en Niceo (325) sed en la unua koncilio de Konstantinopolo (381) kaj krome ŝanĝinte la unuan vorton de πιστεύομεν (ni kredas) al πιστεύω (mi kredas), kiel en la liturgio.

La Simbolo Nicea-Konstantinopola aŭ la Granda Kredokonfeso[1] estas kredokonfeso rilate la Unikecon de Dio, la esencon de Jesuo kaj, implicite malgraŭ la manko de la termino, la Triunuecon de la diaj personoj.

La teksto estas rezulto de reverkado de la Simbolo Nicea, origine komponita en la Unua koncilio de Niceo de 325. La teksto estis reverkita en la Unua koncilio de Konstantinopolo, en 381, dum kiu, inter aliaj alĝustigoj, plivastigoj rilate la Sanktan Spiriton estis aldonitaj.

Ambaŭ tekstojn oni redaktis sekve de disputoj en la eklezio de la 4-a jarcento, precipe pro la teorioj kristologiaj de Ario, pastro kaj teologo de Aleksandrio de Egipto, kiu neis ke Jesuo estas samnatura kun la Patro.

La simbolo nicea-konstantinopola estas vaste uzata en la liturgio kristana. Ĝenerale, oni ŝanĝas de pluralo al singularo la verbojn "Ni kredas" kaj similajn. La traduko armenlingva de la Armena Apostola Eklezio, kvankam ĝi konservas la singularan nombron, entenas multegajn aldonojn.[2] La latina traduko entenas du aldonojn: Deum de Deo (Dio el Dio) kaj Filioque (kaj de la Filo). La greka liturgia teksto (kiun uzas ortodoksismanoj kaj greklingvaj latinaj katolikoj ne havas similajn aldonojn, sed diras "mi kredas", "mi konfesas", "mi atendas" tie, kie la Unua koncilio de Konstantinopolo havas "ni kredas", "ni konfesas", "ni atendas".

La aldono Filioque ("kaj de la Filo") al la latina traduko aperis unuafoje en la 8-a jarcento verke de Paŭlino el Aquileia. La devigan recitadon de la kredokonfeso en la meso, proponitan de Karolo la Granda, malakceptis papo Leono la 3-a pro tiu diskutita aldono, kvankam deklarante vera kaj ortodoksa la doktrinon, kiun ĝi esprimas.[3] Nur en la 11-a jarcento ĝin akceptis papo Benedikto la 8-a en la roman liturgion onidire laŭ peto de Henriko la 2-a de la Sankta Romia Imperio.

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Adoru; $2
  2. Teksto armena kun traduko anglen
  3. J.N.D. Kelly, Early Christian Creeds (Routledge 2014 ISBN 978=1-31787173-6), pp. 363–367; J.N.D. Kelly, Primitivos credos cristianos (Secretariado Trinitario 1980 ISBN 978-84-8537626-1), pp. 433–434

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search