Simetrio

Simetrio kaj nesimetrio.
Sfera simetria grupo kun okedra simetrio. La flava areo montras la fundamentan kernon.
La Vitruvia homo de Leonardo da Vinci (ĉ. 1487) estas ofte uzata kiel reprezento de simetrio en la homa korpo kaj, laŭ etendo, de la tute natura universo.
Fraktaleca formo kiu havas reflektan simetrion, rotacian simetrion kaj mem-similecon, nome tri formoj de simetrio. Tiu formo estis akirita per fina subdividado.
Simetriaj arkadoj de portiko en la Granda Moskeo de Kajruano nomita ankaŭ Moskeo de Ukba, en Tunizio.
La triskelo havas 3-aksan rotacian simetrion. Flago de la insulo Man.

Simetrio (el la greka συμμετρία symmetria "interkonsento en dimensioj, taŭga proporcio, aranĝo")[1] en ĉiutaga lingvaĵo referencas al sento de harmonio kaj belaj proporcio kaj ekvilibro.[2][3] Por ekzemplo, Aristotelo atribuis sferan formon al ĉielaj korpoj, kaj same atribuis tiun formale difinitan geometrian mezuron de simetrio al la natura ordo kaj perfekteco de la kosmo. En matematiko, "simetrio" havas pli precizan difinon, ke objekto estas nevarianta al ajna de variaj transformoj; inklude reflekton, rotacion aŭ skalŝanĝon. Kvankam tiuj du signifoj de "simetrio" povas foje esti apartigitaj, ili estas rilataj.

Matematika simetrio povas estis observata rilate al la tempopaso; kiel spaca rilato; tra geometriaj transformoj; tra aliaj tipoj de funkciaj transformoj; kaj kiel aspekto de abstraktaj objektoj, teoriaj modeloj, lingvaĵo, muziko kaj eĉ sciaro mem.[4] Simetriaj objektoj povas esti materiaj, kiaj persono, kristalo, teksaĵoj, plankaj kaheloj, aŭ molekulo, aŭ ĝi povas esti abstrakta strukturo kia matematika ekvacio aŭ serio de notoj (muziko).

Tiu artikolo priskribas simetrion el tri vidpunktoj: en matematiko, inklude geometrion, nome la plej familiara tipo de simetrio por multaj personoj; en scienco kaj naturo; kaj en arto, kovrante arkitekturon, grafikan arton kaj muzikon.

Simetrio estas en la belaj artoj harmonia rilato inter la partoj kaj la tuto, kiu rezultas el proporcieco kaj regula aranĝo de tiuj partoj. Simetria estas objekto en matematiko, se ĉiu parto de tiu objekto post speguliĝo aŭ rotacio (ĉirkaŭ simetricentro) kongruas kun alia parto; alivorte, se la objekto post speguliĝo aŭ rotacio kongruas kun si mem.

La malo de simetrio estas nesimetrio[5] aŭ malsimetrio[6]

  1. "symmetry". Online Etymology Dictionary. [1] Alirita la 22a de Marto 2018.
  2. Zee, A. (2007). Fearful Symmetry. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-13482-6.
  3. Symmetry and the Beautiful Universe, Christopher T. Hill and Leon M. Lederman, Prometheus Books (2005)
  4. Mainzer, Klaus (2005). Symmetry And Complexity: The Spirit and Beauty of Nonlinear Science. World Scientific. ISBN 981-256-192-7.
  5. PIV
  6. Reta-Vortaro

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search