Skeldo

Skeldo
almara rivero
Bazaj informoj
Longeco 350 km
Akvokolekta areo 21 860 km²
Averaĝa trafluo ... m³/s Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto rivero}} kaj korektu la artikolon)
Fluo
- Alteco super marnivelo 95 m
Enfluejo Norda Maro
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj en Belgio
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

SkeldoSĥeldo estas rivero, kies fonto situas en Nord-Francio kaj kiu tra Flandrio preter Antverpeno fluas al la Norda Maro.

Flankaj riveroj: Scarpe, Haine, Leie (Lejo aŭ Liso), Dender, Durme, Rupel.

La fonto de Skeldo (nederlande: Schelde, france: Escaut) situas ĉe Gouy-Le-Catelet sur la altebenaĵo de Saint-Quentin. Ĝis la Flandra urbo Gento la rivero nomiĝas Supra Skeldo, poste Mara SkeldoMalsupra Skeldo. La tuta desupro de la rivero egalas 95 metrojn kaj la unuajn 79 m ĝi desupras en Francio.

En la Malsupra Skeldo estas relative granda diferenco inter la akvoniveloj alta kaj malalta pro la tajdoj en la Norda Maro. La Rejn-Moza Delto, nomita ankaŭ Rejn-Moz-Skelda Delto, estas riverdelto en Nederlando formita per la kunfluado de la riveroj Rejno, Mozo (en nederlanda: Maas) kaj Skeldo. Foje, la Skelda delto estas konsiderata aparta delto disde la Rejn-Moza Delto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search