Sklaveco

Sklaveco
Ekspluatadotrudlaboro
vdr
"La Sklavmerkato", pentraĵo de Gustave Boulanger.
Foto de sklavknabo en la Sultanlando Zanzibaro. 'Punita de araba mastro pro malgranda kulpeto.' ĉirkaŭ 1890.

Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel ekonomia objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis, kutime rezulte de milito, kaj povas vendi lin al alia. Ili formis gravan socian tavolon en la antikvo, kaj poste parte en la koloniaj landoj. Ĝenerale konsiderinte, la statuso estas pli malpli same kiel laborbesto, ĉar ili ricevas nek salajron nek kompenson krom la rajto resti viva kaj la provizo de iliaj bazaj necesoj. La sklavo estas tute posedaĵo de sia superulo, kiu decidis pri lia sorto.

Sklaveco estas la stato de sklavo kaj termino indikanta laborreĝimon karakterizitan per la proprieto kaj granda kontrolo de persono (superula mastro) super alia persono (proprieta sklavo) kiu estas konsiderita lia posedaĵo. En sklaveco la sklavo ne estas libera determini sian konduton kaj tagordon, kaj estas lia mastro kiu determinas por li ĉion aŭ la plej grandan parton de siaj vivmanieroj kaj kondutmanieroj.

Post longa socia kaj politika luktado por aboliciismo, sklaveco estis laŭleĝe malakceptita pli malpli tra la mondo nur en la epoko post la Industria revolucio, dum la 19-a jarcento, sed tra la historio okazas apartaj kazoj de sklavigo.

Sekcio D de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj malpermesas sklavecon, sklavigon de homoj, kaj sklavkomercon. Nuntempe, sklaveco estas malpermesita en ĉiuj landoj de la mondo, sed praktike ankoraŭ ekzistas formoj de sklaveco, kies viktimoj estas ĉefe infanoj kaj virinoj, en kelkaj el la Trimondaj landoj. La sklavoj en historio ofte estis de malsama rasa, etna aŭ religia origino ol siaj sklavistoj. Ilia periodo de sklaveco komenciĝis kun kidnapomilitkaptiteco. Historie, personaj kialoj de la sklavigo de homoj kutime estis konvinkiĝo pri krimo aŭ malkapablo pagi ŝuldon. Foje forlasita bebo estas kolektita en la hejmo de familio kiu kreskigis lin kiel sklavon. La infanoj de sklavoj ofte fariĝis sklavoj mem.

Laŭ la Internacia Organizo de Laboro, eĉ unutempe pli ol 40 milionoj da homoj estas en stato de moderna sklaveco. Granda plimulto de la viktimoj de moderna sklaveco (70%) estas virinoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search