Socia retejo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Socia retejo. Por informoj pri la sociologio termino, vidu la artikolon socia reto (sociologio).


Sociaj retejojsociaj amaskomunikiloj (angla: social media) estas interretaj servoj, kiu permesas al uzantoj krei kaj konservi socian reton, kiu povas konsisti el ekzistanta eksterretaj sociaj kontaktoj (socia reto), sed ankaŭ povas konsisti el interretaj uzantoj, kiuj neniam renkontiĝis por interkonatiĝo. Tamen ĝi ofte havas miksitan karakteron Multaj el ili ankaŭ gastigas aliajn servojn kiel babilejoj, blogoj kaj forumoj.

Socia retejo estas uzata por kundividi ekzemple personajn spertojn, opiniojn, novaĵojn kaj aliajn informojn kun aliaj. Membriĝi kutime okazas per la malfermo de konto kaj profilo, kiu povas esti ligita al la profiloj de aliaj membroj.

Ĉar pli kaj pli multaj sociaj retejoj ekestis lastatempe, aperis ankaŭ iloj kaj platformoj por kombini la plej bonan el diversaj sociretejoj kaj eviti perdi tempon konservante ĉiun profilon individue. Ekzemploj de ĉi tiuj platformoj estas Tweetdeck, Yoono kaj la Interreta Pasporto.

Ekonomikisto Xavier Wauthy (UCL) argumentas ke ĉiu, kiu opinias ke li aŭ ŝi estas senpage membro de socia retejo, tamen pagos la membrecon pro pli multekostaj produktoj de kompanioj kiuj pagas por varbi sur tiuj retejoj[1]. Wauthy atentigas ke uzantoj de tiaj retejoj fordonas personajn informojn, kiujn la retejoj povus vendi, vidpunkto kiun ankaŭ Jaron Lanier disvastigas.

Kelkaj konataj ekzemploj de sociaj medioj estas Amikumu, Facebook, VKontakte, WeChat.

  1. (fr) Xavier Wauthy, La Gratuité c'est le vol payant !, (PDF), CEREC, Facultés universitaires Saint-Louis & CORE

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search