Somera Olimpiko 1956

XVI Olimpiko
Loko: Melbourne ( Aŭstralio)
Komenca dato: La 22-a de novembro 1956
Fina dato: La 8-a de decembro 1956
Oficiala malfermanto: princo Filipo, Duko de Edinburgo
Olimpika flamo: Ron Clarke
Olimpika ĵuro: John Landy
Nombro de nacioj:
72
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
3 314
(2 938 / 376)
Nombroj de sportoj:
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 1952 1960 →
Vintra olimpiko
← 1956 1960 →
vdr

La 16-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 22-a de novembro 1956 ĝis la 8-a de decembro 1956 en Melbourne,  Aŭstralio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de princo Filipo, Duko de Edinburgo, kaj la olimpika flamo estis flamata de Ron Clarke.[1]

Pro veterinaraj kvarantenaj reguloj tamen la konkursoj pri rajdado ne povis okazi en Aŭstralio kaj tial jam estis okazigitaj en Stokholmo, Svedio, en junio 1956. Pri tiu aparta evento, malfermita per la sveda reĝo Gustavo la 6-a Adolfo, vidu en aparta artikolo. En tiu evento la sveda rajdisto Hans Wikne surĉevale fajrigis la olimpikan flamon.

  1. komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search