Somera Olimpiko 2008

la Pekina Olimpika Parko el birda perspektivo, fone centre la Nacia stadiono de Pekino
XXIX Somera Olimpiko
Loko: Pekino ( Ĉinio)
Stadiono: Olimpika stadiono en Pekino
Komenca dato: La 8-a de aŭgusto 2008
Fina dato: La 25-a de aŭgusto 2008
Oficiala malfermanto: HU Jintao
Olimpika flamo: LI Ning
Olimpika ĵuro: ZHANG Yining
Nombro de nacioj:
201
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
10 500
( / )
Nombroj de sportoj:
302 (28 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 2004 2012 →
Vintra olimpiko
← 2006 2010 →
vdr

La 29-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 8-a de aŭgusto 2008 ĝis la 25-a de aŭgusto 2008 en Pekino,  Ĉinio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de HU Jintao, kaj la olimpika flamo estis flamata de LI Ning.[1]

La somera olimpiko de 2008 (ĉine: 2008年北京夏季奥运会 aŭ 2008年北京夏季奧運會, Pinyin: 2008 Běijīng Xiàjì Àolínpǐkè Yùndònghuì) alinome la ludoj de la XXIX-a Olimpiko, estis la 29-aj ludoj organizitaj kaj okazis en Pekino (Beijing en mandarena ĉina), en Ĉinio, inter la 8 kaj la 24-a de aŭgusto. La malferma ceremonio komenciĝis je la 8-a horo 8 minutoj kaj 8 sekundoj de la vespero, la 8-an de aŭgusto 2008 (08-08-08 08:08:08, la ok estanta simbolo de prospero kaj senfineco en la ĉina kulturo).

Kelkaj konkursoj okazis ekster Pekino, la ŝipaj ĉe Cindao, je 690 km de Pekino, piedpilka renkonto en Tjanĝino, Ŝanhajo kaj Ĉinhŭangdaŭo, kaj fine la ĉevalaj, rajdaj konkursoj okazis en Honkongo. Ĉefa ejo estis la Pekina Olimpika Parko.

  1. komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search