Sorghum bicolor

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora sorgo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Subtribo: Andropogoninae
Genro: Sorgo Sorghum
L.
Specio: Sorghum bicolor
(L.) Moench
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sorghum bicolor en Burkino.
Sorghum bicolor en Saksio.

Sorghum bicolor (L.) Moench (Dukolora sorgo), estas kultivata specio de sorgo, ofte mem nomata simple sorgo, konata surloke ankaŭ kiel durra, jowari, aŭ milo, nome herbo-specio kultivata pro sia greno, kiu estas uzata por manĝo de homoj, animaloj, kaj por la produktado de etanolo. La genro Sorghum originiĝis en Afriko, kaj estas nun kultivata amplekse en tropikaj kaj subtropikaj regionoj.[1]

El tiu genro sorgo, nur du specioj (Sorghum vulgare kaj tiu ĉi Sorghum bicolor), estas kultivitaj sur 470 000 kvadratkilometroj, estas laŭrange la kvina monda greno, post rizo, tritiko, maizo, kaj hordeo, kun 61 000 000 metraj tunoj (60 000 000 longaj tunoj; 67 000 000 longaj tunoj) de ĉiujara tutmonda produktado en 2021.[2] S. bicolor estas tipe ĉiujara planto, sed kelkaj kultivaj variaĵoj estas ĉiujare. Ĝi kreskiĝas en tigoj kiuj povas atingi ĉirkaŭ 4 metrojn alte. La greno estas malgranda, game el 2 ĝis 4 milimetroj de diametro. Dolĉaj sorgoj estas sorgaj kultivaroj kiuj estas produktitaj ĉefe por nutrado, produktado de siropo kaj de etanolo; ili estas pli altaj il tiuj kultivataj por greno.[3][4]

Sorghum bicolor estas la plej kultivata specio de Sorghum; ties naturaj parencoj formas la botanikan genron Sorghum. En kelkaj regionoj kun varmaj klimatoj, ĝi estas eĉ pli grava ol rizotritiko. La planto originas de naturaj sovaĝaj specioj kreskintaj en Etiopio antaŭ 5 000 jaroj. Ĉar sorgo estas manĝaĵo kiu malhavas glutenon, ĝi reprezentas manĝeblon taŭgan por personoj kiuj estas celiakiaj. Ĝi posedas kontraŭdiareajn, aŭ adstringajn, kaj homeostazajn proprecojn.

  1. Dillon, Sally L.; Shapter, Frances M.; Henry, Robert J.; et al. (1a de Septembro 2007). "Domestication to Crop Improvement: Genetic Resources for Sorghum and Saccharum (Andropogoneae)". Annals of Botany. 100 (5): 975–989. doi:10.1093/aob/mcm192. PMC 2759214. PMID 17766842.
  2. "FAOSTAT". United Nations Food and Agriculture Organization, Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO/ONA). Alirita en 2020-09-27.
  3. "Grassland Index: Sorghum bicolor (L.) Moench". (FAO/ONA)
  4. "Sweet Sorghum". Arkivigite je 2022-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Sweet Sorghum Ethanol Producers. Alirita la 13an de Novembro 2012.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search