Spiritismo


Spiritismo
Fondinto Allan Kardec
Dieco Dio
Tipo Monoteismo
Anoj ĉirkaŭ 13 milionoj[1]
Sankta libro La Libro de la Spiritoj
Liturgia lingvo ajna; ĉefe uzata portugala kaj franca
Aperis en 1857
Origino 19-a jarcento, Francio
Gravaj membroj Leon Denis, Divaldo Pereira Franco, Francisco Cândido Xavier
Branĉoj multaj; ĉefe lokitaj en Brazilo
Simbolo vitobranĉo
Adorejoj Spiritisma centroj
Pastraro ne
Rilataj religioj spiritualismo, kristanismo
Allan Kardec

Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto kaj filozofo, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj. Komence la komunikado okazis pere de fenomeno konata kiel turniĝantaj tabloj, kaj poste pere de mediumoj. El kreskanta serio de fenomenoj, li elfaris tutan doktrinon filozofan. Dum la mondmilitoj spiritismo preskaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas tre disvastiĝinta en Brazilo. Poste, el Brazilo, spiritismo disvastiĝis pere de brazilaj elmigrintoj aǔ pere de la agado de brazilanoj en aliaj landoj. Nuntempe estas multaj spiritistaj societoj ekster Brazilo, ekzemple en Sudameriko, Kubo kaj Usono.

Ĝia moderna historio komenciĝas en Usono en la jaro 1848 okaze de la fenomenoj, travivitaj de fratinoj Fox en Novjorko, kaj poste spertitaj en Eŭropo. La furoro malkreskis post supozoj pri fraŭdo ĉe la metodoj de la fratinoj Fox kaj ke ne ekzistus komuniko kun ia ajn spirito (vidu). Oni kredas, ke la kazo de la fratinoj Fox ne estas la nuraj okazoj de komunikoj kun spiritoj, la fenomenoj okazas ĝis hodiaŭ kaj estas ĉiutaga afero.

Spiritismo estas bazita sur la akordo ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro de mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj (laŭ Kardec). "Ne al la opinio de unu sola homo oni aliĝos, sed al la unuanima voĉo de la Spiritoj; ne unu homo, ĉu mi, aŭ alia, fondos la spiritisman ortodoksecon; ne ankaŭ unu Spirito, trudanta sin al iu ajn, sed ja la tuto de la Spiritoj, manifestiĝantaj sur la tuta tero laŭ ordono de Dio; tie estas la esenca karaktero de la spiritisma doktrino; tie kuŝas ĝia forto, tie ĝia aŭtoritateco. Dio volis, ke Lia leĝo sidu sur neskuebla bazo, kaj tial Li ne ripozis ĝin sur la malforta kapo de unu sola homo."[2] Inter la unuaj, kiuj studis kaj helpis klarigi, kion oni hodiaŭ konas kiel "spiritisman doktrinon" (aŭ spiritismon) estis Léon Denis, William Crookes, Albert de Rochas, Camille Flammarion, Jean Baptiste Roustaing kaj precipe Hippolyte Léon Denizard Rivail (Allan Kardec) kiu estas la plej konata el tiuj, ĉar li sistemigis siajn observojn kaj skribis la regulojn (ankaŭ laŭ siaj observoj) pri la ekzisto kaj la komunikado kun la spiritoj. En Brazilo la doktrino disvastiĝis precipe pro la karitata aspekto, bazita sur la kristana principo pri amo al proksimulo.

  1. [1]
  2. Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo, Rio-de-Ĵanejro: BSF, 2008

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search