Stamenaro

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo,
3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo,
6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo,
9. flortigo

Stamenaro (aŭ androceo[1] el la grekaj ἀνδρός, viro, kaj οἶκος, domo) estas ĉiuj la stamenoj, viraj organoj de floro, ĉe la florplantoj. Stamenoj estas duparte: filamento (filamentum) estas la tigeto de stameno, kaj antero (anthera) estas la pintoj de la stamenoj kun poleno, konsistante ĝenerale el du tekoj. Kompare, la ina parto de la floroj estas la karpelaro.

La nombro de stamenoj varias laŭ la familioj. Ĝi, kune kun la aranĝo kaj la koloro, estas distingilo por distingi la specioj.

Simbolo de androceo en la floroformulo estas A.

Diagramo de perigina floro kun ovolujo supra; ĉi tie la perianto estas apartigita en sepalojn kaj petalojn:
1. Florbazo (Receptaculum)
2. Sepaloj
3. Petaloj
4. Stameno
5. Karpelaro

Depende de la aranĝo oni povas distingi diversaj tipoj de androceoj:

  • plastemonaprimare poliandra – multaj stamenoj; kiuj estas helice aranĝitaj (origina formo de la andoceo)
  • sekundara poliandra – multaj stamenoj, verticile en pli granda nombro de cirkloj aranĝitaj
  • diplostemona – la stamenoj estas aranĝitaj en du cirkloj
  • haplostemona – la androceo konsistas el unu cirklo (reduktita)

La ina ekvivalento de la androceo nomiĝas gineceo kaj estas la tuto de la inaj seksorganoj (karpeloj).

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p.86

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search