Statuo de Libereco

Monda heredaĵo de UNESKO
Statuo de Libereco
angle Statue of Liberty
statuo
Statuo de Libereco de antaŭe
statuo • parto de Monda Heredaĵo de Unesko • vidindaĵo
Oficiala nomo: Liberty Enlightening the World
Lando Usono Usono
Ŝtato Novjorkio
Regiono Novjorko
Insulo Insulo de Libereco
Situo Statuo de Libereco
 - koordinatoj 40° 41′ 21″ N 74° 02′ 40″ U / 40.68917 °N, 74.04444 °U / 40.68917; -74.04444 (mapo)
Alteco de statuo 46 m
 - alteco kun soklo 93 m
Pezo 205 000 kg (451 948 lb)
Loĝantaro
Materialoj bronzo, ŝtalo
Proponinto Gustave Eiffel
 - skulptisto Frédéric Auguste Bartholdi
 - proponinto de soklo Richard Morris Hunt
 - kapo laŭ modelo de Isabella Eugenie Boyer
Transdonita 4-an de julio 1886
Por publiko alirebla por publiko
Horzono OT (UTC-5)
 - somera tempo OT (UTC-4)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Statue of Liberty
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1984 (#8)
Numero 307
Regiono Latina Ameriko
Kriterioj i, vi
Statuo de Libereco (Novjorko)
Statuo de Libereco (Novjorko)
DEC
Situo enkadre de Novjorko
Statuo de Libereco (Usono)
Statuo de Libereco (Usono)
DEC
Situo enkadre de Usono
Vikimedia Komunejo: Statue of Liberty
Retpaĝo: www.nps.gov/stli/index.htm
Map
vdr
La statuo de la bazo
La statuo de malantaŭe

La Statuo de Libereco estas novklasikisma verda statuo de virino ĉe la enirejo de la haveno de Novjorko sur la Insulo Libereco, Usono. Ĝi altas 93 m de bazo al pinto. La statuo nun estas simbolo de libereco, demokratio kaj Usono. Konstruita de la franco Gustave Eiffel kaj laŭ dezajno de la ankaŭ franca inĝeniero Frédéric Auguste Bartholdi, ĝi estis donaco de Francio al Usono por la centa datreveno de ĝia revolucio kaj sendependeco, dediĉita al Usono la 28-an de oktobro, 1886. Ĝia vera nomo estas La Libereco lumiganta la mondon (en angla: Liberty Enlightening the World; en franca: La Liberté éclairant le monde).

La statuo staras ĉe la haveno ekde 1886 kaj estas la unua vido de Usono kaj Novjorko por tiu, kiu alvenas trans la maron. Ĝi havis enorme fortan ikonan gravecon por enmigrintoj kiuj venis al Usono pintofine de la 19a jarcento kaj ĉefe komenco de la 20a.

La statuo montras inan figuron kun robo kiu reprezentas Libertas, nome la romian diinon de libereco, kiu en la mano dekstra tenas torĉon kaj en la maldekstra tabulon tabula ansata (nome tabuleton evokante juron -leĝaro), sur kiu estas enskribita la dato de la 4-a de julio 1776, kiam Usono sendependiĝis. Rompita ĉeno kuŝas ĉe ŝiaj piedoj.

Bartholdi estis inspirita de la franca profesoro pri juro kaj politikisto Édouard René de Laboulaye, kiu ŝajne estis komentinta en 1865 ke iu ajn monumento starigita al la usona sendependigo estu propre taŭge kuna projekto de la franca kaj de la usona popoloj. Li krome estus celinta omaĝi la honoron de la Unia venko en la Usona Enlanda Milito kaj la fino de la sklaveco. Pro la malstabila politika situacio en Francio, la laboro pri la statuo ne komencis ĝis la komenco de la 1870-aj jaroj. En 1875, Laboulaye proponis, ke Francio financigu la statuon kaj Usono havigu la lokon kaj konstruu la piedestalon. Bartholdi kompletigis la kapon kaj la torĉoportantan brakon antaŭ la statuo estis tute dezajnita, kaj diuj pecoj estis ekspoziciitaj publike ĉe internaciaj ekspozicioj.

La torĉoportanta brako estis montrita ĉe la Centennial Exposition en Filadelfio en 1876, kaj en la parko de Madison Square en Manhatano el 1876 al 1882. Fondusrikoltado montriĝis malfacila, ĉefe ĉe usonanoj, kaj ĉirkaŭ 1885 la laboro pri la piedestalo estis minacata pro manko de fonduso. Publicisto Joseph Pulitzer el New York World startigis kampanjon por donacoj por finkompletigi la projekton kiu allogis pli ol 120,000 kontribuantojn, plej el kiuj donacis malpli ol unu dolaro. La statuo estis konstruita en Francio, ŝipveturigita transmare ene de skatolegoj, kaj kunigita sur la finkompletigita piedestalo sur kio tiam estis nomita Insulo Bedloe. La finkompletigo de la statuo estis markita de la unua en Novjorko konfeto-parado kaj dediĉiga ceremonio prezidita de la Prezidento Grover Cleveland.

Brulantaj ĝemelturoj de la Mondkomerca Centro tuj post la Atencoj de la 11-a de septembro 2001 antaŭ la Statuo de Libereco.

La statuo estis administrita de Usona Prilumtura Agentejo ĝis 1901 kaj poste de la Usona Primilita Ministerio; ekde 1933 ĝi estis administrata de la Naciparka Agentejo. La statuo estis fermita por renovigo dum multe de 1938. Komence de la 1980-aj jaroj, oni trovis, ke ĝi deterioriĝis ĝis tioma etendo ke necesas majora restaŭrado. Dum la statuo estis fermita el 1984 al 1986, oni anstataŭis la torĉon kaj grandan parton de la interna strukturo. Post la Atencoj de la 11-a de septembro 2001 en 2001, ĝi estis fermita pro sekurecaj tialoj; la piedestalo remalfermiĝis en 2004 kaj la statuo en 2009, kun limigoj al la nombro de vizitantoj akcepteblaj por ascendi al la krono. La statuo, inklude la piedestalon kaj la bazon, estis fermitaj dum unu jaro ĝis la 28-an de oktobro, 2012, por instali duan ŝtuparon kaj aliajn sekurecajn elementojn; la insulo Libereco tamen restis malferma. Tamen, nur unu tagon post la remalfermo, la insulo Libereco fermiĝis pro la efiko de la Uragano Sandy; la statuo kaj la insulo remalfermiĝis la 4-an de julio, 2013. Publika aliro al la balkono ĉirkaŭ la torĉo estis malpermesita pro sekurecaj tialoj jam ekde 1916.

Dosiero:Statuolibereco2.jpg
Usonaj poŝtmarkoj montrantaj la simbolan bildon de la Statuo de Libereco

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search