Stokholmo

360-grada panoramo de la centraj urbokvartaloj vidata de la urbodoma turo. De maldekstre dekstren: Riddarfjärden kun Södermalm en fono, Kungsholmen, Klara sjö, Norrmalm kun centra stacio en antaŭo, Strömmen, Riddarholmen kun Malnova turo, kaj denove Riddarfjärden kun Södermalm
360-grada panoramo de la centraj urbokvartaloj vidata de la urbodoma turo. De maldekstre dekstren: Riddarfjärden kun Södermalm en fono, Kungsholmen, Klara sjö, Norrmalm kun centra stacio en antaŭo, Strömmen, Riddarholmen kun Malnova turo, kaj denove Riddarfjärden kun Södermalm
Stokholmo
svede Stockholm, finne Tukholma, latine Holmia
urbo
Fotomontaĵo
En direkto de horloĝmontrilo: Aera vido de la urbo kun Malnova Urbo, Ericsson Globe, Stokholma Palaco, kaj ŝipo af Chapman kun Malnova Urbo en fono
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Stockholm
Ŝtato Svedio Svedio
Duoninsulo Skandinavia duoninsulo
Provinco Stockholms län
Historiaj regionoj Uppland, Södermanland
Reĝa rezidejo Stokholma Palaco
Ŝeraro Stokholma arkipelago
Situo Stokholmo
 - koordinatoj 59° 21′ 00″ N 18° 04′ 00″ O / 59.35000 °N, 18.06667 °O / 59.35000; 18.06667 (mapo)
Areo 188,00 km² (18 800 ha)
 - de aglomeraĵo 377 km² (37 700 ha)
 - de metropolo 6 519 km² (651 900 ha)
Loĝantaro 977 345 (2021)
 - de aglomeraĵo 1 515 017
 - de metropolo 2 408 360
Denseco 5 198,64 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 4 019 loĝ./km²
 - de metropolo 369 loĝ./km²
Unua skribmencio 1252
Urbestro Karin Wanngård

(ekde 17-a de oktobro 2022)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +46-8
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Urba mapo
Urba mapo
Urba mapo
Vikimedia Komunejo: Stockholm
Retpaĝo: www.stockholm.se
Map

Stokholmo (svede Stockholm [ˈstokˌholm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj la plej granda municipo en Svedio. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskaro la 2-a bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.

La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search