Stomako

Stomako
Digesta sistemo de homo: la stomako bildigita rozkolore
Digesta sistemo de homo: la stomako bildigita rozkolore
Digesta sistemo de homo: la stomako bildigita rozkolore
Sekco de la stomako de homo
Sekco de la stomako de homo
Sekco de la stomako de homo
organa tipo • klaso de anatomia unuo
latine ventriculus
de Gray subject #247 1161
sistemo digesta
vdr

Stomako estas muskoleca organika ronda sako provizita per specialaj glandoj, kiu komunikas kun la ezofago kaj la intesto, kaj en kiu komenciĝas la digestado.

Stomako estas digesta organo de ĉiuj bestaj organismoj. La plej primitiva formo troviĝas en polpoj, kie stomako estas ankaŭ sekrecia organo. Stomako estas kava organo el muskola histo, kiu estas kovrita interne per mukozo. En tiu kavo estas digestita la nutraĵo-kaĉo per stomaksuko, kiu konsistas el protein-malkombina enzimo pepsino kaj klorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉirkaŭ 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado per nervo-impulsoj kaj per hormonoj. La nutrokaĉo transportiĝas per muskolkuntiriĝo (peristaltiko) al piloro. Tiu formas pordon inter stomako kaj intesto. Ĝi malfermiĝas regule, por ke la nutrokaĉo pluiru al duodeno.

Rondbuŝuloj, pulmofiŝoj, kelkaj ostaj fiŝoj ne havas stomakon. La stomako estas ĝenerale unuparta kaj simpla (la mukozo estas unueca). La birdoj havas dupartan stomakon (glandan kaj muskolan).

La plantovoraj mamuloj havas grandan kaj kompleksan stomakon ofte plurpartan. (remaĉula stomako: rumeno, omaso, abomaso, retikulo (reta stomako))

La digesta sistemo de la homo.
1=ezofago, 2=stomako, 3=maldika intesto, 4=apendico, 5=cekumo, 6=dika intesto, 7=rektumo, 8=anuso

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search