Strasburgo

Strasburgo
france Strasbourg, germane Straßburg, alzace: Strossburi
komunumo
Vidaĵo de la eŭropa parlamento
Oficiala nomo: Strasbourg
Regno Francio Francio
Regiono Grand Est, historie Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Strasburgo
Kantono 6 kantonoj
Komunumaro Eŭrometropolo Strasburgo
Riveroj Ill, Rejno
Situo Strasburgo
 - koordinatoj 48° 35′ 5″ N 7° 45′ 2″ O / 48.58472 °N, 7.75056 °O / 48.58472; 7.75056 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 151 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 132 m s. m.
Areo 78,26 km² (7 826 ha)
Loĝantaro 290 576 (2020)
 - de aglomeraĵo 768 868
Denseco 3 713 loĝ./km²
Urbestro Jeanne Barseghian
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 67000, 67100, 67200
INSEE 67482
Situo de Strasburgo enkadre de Francio
Situo de Strasburgo enkadre de Francio
Situo de Strasburgo enkadre de Francio
Situo de Strasburgo enkadre de Bas-Rhin
Situo de Strasburgo enkadre de Bas-Rhin
Situo de Strasburgo enkadre de Bas-Rhin
Vikimedia Komunejo: Strasbourg
Retpaĝo: www.strasbourg.eu
Map

Strasburgo (france Strasbourg /stʁa.sbuʁ/, origine germane Straßburg kaj alzace Strossburi /ʃtrosburi/Strossburi) estas urbo en orienta Francio, sur la maldekstra bordo de Rejno. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Grand Est kaj de la departemento Malalta Rejno. La urbo estas la sidejo de multaj eŭropaj kaj internaciaj institucioj, precipe la Konsilio de Eŭropo ekde 1949, el kiu dependas la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Eŭropa Kodekso, la Eŭropa Parlamento ekde 1957 (oficiala sidejo ekde 1992), la Eŭropa Ombudsmano, aŭ ankaŭ la sidejo de la Eŭropa televidkanalo ARTE. Pro tio, ĝi estas konata kiel la "Eŭropa ĉefurbo" aŭ ankaŭ la "parlamenta ĉefurbo de Eŭropo". Ĝiaj loĝantoj france estas nomataj strasbourgeois kaj strasbourgeoises.

Strasburgo estas la plej granda urbo en orienta Francio, kaj la sepa de Francio. Ĝia urba areo estas la naŭa de Francio kun 768 868 loĝantoj en 2012 en la franca bordo. Ĝi estas unu el la ĉefaj ekonomiaj centroj de la nordorienta Francio. Ĝia duaranga sektoro estas tre diversa, kaj ĝia serva sektoro ĉefe turnis al la financa, esplorada kaj entreprena konsultado.

Landlima urbo kun Germanio, Strasburgo estis markita per diversaj germanaj kaj francaj administracioj. Ĝia riĉa kaj turmentita historio lasis rimarkindan arkitekturan heredaĵaron. Ĝia urbocentro, sur la Granda Insulo, enskribiĝis al la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1988 kaj komprenas ĉefe la Katedralon Nia-Sinjorino de Strasburgo kaj la kvartalon nome Eta Francio[1].

Strasburgo fariĝis la simbolo de la franc-germana reamikiĝo kaj ĝenerale de la EU. La urbo iom-post-iom specialiĝis en politika, kultura kaj institucia agado. Ĝi estas ankaŭ unu el urboj, kiel Ĝenevo, Liono, MontrealoNov-Jorko, kiu estas sidejo de internaciaj institucioj dum ĝi ne estas la ĉefurbo de la lando. Strasburgo estas kongresa internacia urbo, la dua post Parizo[2].

La ĉeesto de diversaj renomaj naciaj instancoj, kiel la Nacia Teatro de Strasburgo, la Nacia kaj Universitata Biblioteko kaj la Rejna Opero, faras de ĉi tiu urbo gravan kulturan centron.

  1. retejo de Unesko
  2. Étude comparative des villes européennes, pages 36 et 37. (PDF)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search