Struto

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Struto
Vira Masaj-struto (Struthio camelus massaicus)
Vira Masaj-struto
(Struthio camelus massaicus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Strutonedoj Struthionidae
Vigors, 1825
Genro: Struto Struthio
Specio: S. camelus
Struthio camelus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Hodiaŭa vivejo de strutoj
Hodiaŭa vivejo de strutoj
Hodiaŭa vivejo de strutoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Struto (Struthio camelus) estas la plej granda kaj la plej peza birdospecio aktuale vivanta: la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la ununura vivanta specio (aŭ du specioj depende de la fakulo) de la familio StrutonedojStrutedoj. Temas pri tre granda nefluga birdo, indiĝena de Afriko kaj pro ties grando kompreneble tia birdospecio ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h dum preskaŭ unu horo, kun pintoj de ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn. Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povu esti konsiderata plena specio separita el la Komuna struto, sed plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio.

La struto kunhavas la ordon Strutoformaj kun la kivioj, emuoj, reaoj, kaj kazuaroj. Ĝi estas distinga en sia aspekto, kun longaj kolo kaj kruroj, kaj povas kuri je ĝis 70 km/h,[1] plej rapida surtera rapido inter ĉiuj birdoj.[2] La struto estas la plej granda vivanta specio inter birdoj kaj demetas la plej grandajn ovojn el ĉiuj ajn vivantaj birdoj (nur formortintaj Elefantbirdoj de Madagaskaro kaj la Dinornitoj de Novzelando demetis pli grandajn ovojn).

La struta dieto konsistas ĉefe el planta materialo, kvankam ĝi manĝas ankaŭ senvertebrulojn. Ili vivas en nomadecaj grupoj de 5 al 50 birdoj. Kaze de minaco, la struto ĉu kuŝas tutebene kontraŭ la grundo, aŭ forkuras. Kaze de ĉirkaŭo, ĝi povas ataki per frapado per siaj fortegaj kruroj. Pariĝaj modeloj diferencas laŭ geografia regiono, sed teritoriaj maskloj luktas por haremo de du al sep inoj.

La struto estas bredata tra la tuta mondo, ĉefe por ties plumoj, kiuj estas tre ornamaj kaj uzataj ankaŭ kiel plumviŝilo. Ties haŭto estas uzata por ledaj produktoj kaj ankaŭ ties viando estas komercita.[1]

  1. 1,0 1,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Davies; $2
  2. Doherty, James G. (Marto 1974). Natural History (The American Museum of Natural History).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search