Strutoformaj birdoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strutoformaj birdoj
Vira Masaj-struto (Struthio camelus massaicus)
Vira Masaj-struto
(Struthio camelus massaicus)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Superordo: Paleognathae
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Latham, 1790
Families

Strutedoj Struthionidae (strutoj)
Reaedoj Rheidae (reaoj)
Kazuaredoj Casuariidae (kazuaroj ktp)
Dromaiedoj Dromaiidae (emuoj ktp)
Aepyornithidae (elefant-birdoj)
Dinornitedoj Dinornithidae (moaoj)
Apterigedoj Apterygidae (kivioj)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La strutoformaj birdoj estas ampleksa ordo de grandaj neflugaj birdoj de la superordo Paleognatoj. Klarigo por neflugeco estas, ke ili ne havas sternumon, aŭ pli bone dirite, ili havas ĝin ebena, tio estas, sen karino kaj de tie la nomo Ratites el la latina ratis (por floso). Sen tio por ankri iliajn flugilmuskolojn, ili ne povus flugi eĉ se ili disvolvigus taŭgajn flugilojn. Kvankam ili povus havi fortikajn flugilojn, sen forta akso tiuj ne utilus por flugi. Por defendi sin, ili lernis rapide kuri kaj, ĉar ili ne devas flugi, estas pli pezaj kaj grandaj ol aliaj birdoj, do plej ofte ili povas kontraŭataki eblajn mortiguntojn ĉu per beko ĉu per kruroj.

Estas ankoraŭ ioma polemiko pri la koncerna sistematiko. Kelkaj fontoj asertas, ke Ratites estas sinonima de Strutoformaj,[1] dum alaij asertas, ke Ratites estas la sama grupo, nur ke la ordo Strutoformaj enhavas nur la Struton kaj eble la Elefantobirdon.[2][3] Ratites apartenas al la moderna birda superordo Paleognatoj kiu konsistas el ratites kaj tinamoj (kompare al Neognatoj).[4]

Ili vivas en ĉiu mondoparto kiu devenas el prakontinento Gondvano, krom Antarkto kompreneble kaj Hindio. Post ties disiĝo la evoluo daŭriĝis aparte kaj la specoj malsimiliĝis. Ĉiu prosperis ĉe si sen naturaj atakantoj ĝis kiam homoj translokiĝis tien kaj ekmalaperigis ilin ĉu per rekta ĉasado ĉu per ovorabado. Nur la plej fortaj aŭ lertaj specoj pretervivis.

Plej partoj el la iama Gondvano havas Strutoformajn birdojn, aŭ havis ilin ĝis ĵuse. Ties plej proksimaj vivantaj parencoj estas la tinamoj de Sudameriko.[5][6]

Kelkaj taksonomiaj sistemoj konsideras la variajn familiojn de Strutoformaj birdoj kiel ordoj, sed la plej uzita sistemo konsideras ununuran ordon "Strutoformaj".

  1. ITIS (1996)
  2. Brands, Sheila (2008)
  3. Harshman, J. & Brown, J.W. (2010)
  4. (2010) “Tinamous and Moa Flock Together: Mitochondrial Genome Sequence Analysis Reveals Independent Losses of Flight among Ratites”, Society of Systematic Biologists 59 (1), p. 90–107. 
  5. Haddrath, O.; Baker A. (2001)
  6. Cooper, A.; Lalueza-Fox, C.; Anderson, S.; Rambaut, A.; Austin, J.; Ward, R. (2001)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search