Suda Oceano

Suda Oceano
oceano [+]

Koordinatoj65° 0′ 0″ S, 90° 0′ 0″ O (mapo)-6590Koordinatoj: 65° 0′ 0″ S, 90° 0′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo20 327 000 km² (2 032 700 000 ha) [+]
Areo20 327 000 km² (2 032 700 000 ha) [+]

Suda Oceano (Antarkto)
Suda Oceano (Antarkto)
DEC
Map
Suda Oceano
Vikimedia Komunejo:  Southern Ocean [+]
vdr
La Suda Oceano
La Suda Oceano, kiel konturita en la skizo (2002) al la kvara eldono de la Limoj de Oceanoj kaj Maroj de la Internacia Hidrografia Organizo.

La Suda Oceano, ankaŭ konata kiel la Antarkta Oceano aŭ la Sudpolusa Oceano, estas oceano tute en la suda hemisfero de la Tero. Ĝi ampleksas la plej sudan akvon de la Monda Oceano sude de la 60° S latitudo ĉirkaŭ la Antarkto.[1] Tamen, la norda limo de la Suda Oceano ne estas preciza. Anstataŭe, la Antarkta Konverĝareo, oceana zono kiu fluktuas sezone, apartigas la Sudan Oceanon disde aliaj oceanoj. Ĉi tiu dinamika natura limo estas formata de la konverĝado de du ĉirkaŭsudpolusaj fluoj. Tiu oceana zono estas kie malvarmaj, norden fluantaj akvoj el Antarkto miksiĝas kun pli varmaj akvoj de Ĉeantarkto.

La Suda Oceano estas alia nomo por kio estis tradicie konsiderate kiel parto de la plej sudaj partoj de la Pacifiko, Atlantiko kaj Hinda Oceano. Ĝi estas la kvara granda oceano de la kvin ĉefaj oceanaj sekcioj (post la Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceanoj, sed pli granda ol la Arkta Oceano)[2] kaj la plej lasta por esti difinita, post la}}Internacia Hidrografia Organizo (IHO) interkonsentis pri ĝi en 2000, tamen la termino estis longdaŭre uzita de maristoj.

Geografiistoj malkonsentas pri la norda limo de la Suda Oceano, kaj kelkaj eĉ pri ĝia ekzisto - konsiderante la akvojn kiel parton de la Pacifiko, Atlantiko, kaj Hinda Oceano anstataŭe. Aliaj rigardas la Antarktan Konverĝon, oceanan zonon kiu variadas laŭsezone, kiel apartiga divido de la Suda Oceano disde aliaj oceanoj, prefere ol la 60-a paralelo.[3] Aŭstraliaj aŭtoritatoj rigardas la Sudan Oceanon kiel kuŝejon tuj sude de Aŭstralio.[4][5]

La Internacia Hidrografia Organizo (IHO) ankoraŭ ne formale publikigis sian 2000 skizdifinon de la ekzisto de la oceano kaj ĉu ĝi estas sude de 60°S pro tutmondaj "areoj kiel kaŭzo de maltrankvilo" kiel ekzemple ĉe la kazo de la Japana Maro. Ĝia lasta formale publikigita difino de oceanoj originas de 1953; tiu preterlasis la esprimon Suda Oceano, forlasante hidrografiajn oficojn kiuj uzas la esprimon por decidi siajn proprajn nordajn limojn. La IHO-difino (2000) estis cirkulita en skizeldono en 2002 kaj estas uzita per iuj ene de la IHO kaj de iuj aliaj organizoj kiel ekzemple la usona Centra Sekreta Servo kaj Merriam-Webster (filio de Encyclopaedia Britannica).[2][6] La National Geographic Society nuntempe ne prezentas la esprimon Suda Oceano (krom okaze en tiparo diferenca de la aliaj mondoceanoj), kaj anstataŭe montras la Pacifikan, Atlantikan, kaj Hindajn Oceanojn etendiĝantajn al Antarkto en kaj sia presaĵaj kaj enretaj mapoj,[7] kvankam kelkaj el ĝiaj enretaj novaĵoblogoj uzas la esprimon.[8] Mapeldonistoj uzantaj la esprimon Suda Oceano en siaj mapoj estas ekzemple Hema Maps[9] kaj GeoNova.[10]

  1. Geography - Southern Ocean. CIA Factbook. Arkivita el la originalo je 2017-02-13. Alirita 2012-07-16. “... the Southern Ocean has the unique distinction of being a large circumpolar body of water totally encircling the continent of Antarctica; this ring of water lies between 60 degrees south latitude and the coast of Antarctica and encompasses 360 degrees of longitude.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-13. Alirita 2015-01-06.
  2. 2,0 2,1 Arkivita kopio. CIA Factbook. Arkivita el la originalo je 2017-02-13. Alirita 2015-01-06. “...As such, the Southern Ocean is now the fourth largest of the world's five oceans (after the Pacific Ocean, Atlantic Ocean, and Indian Ocean, but larger than the Arctic Ocean].”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-13. Alirita 2015-01-06.
  3. Pyne, Stephen J.; The Ice: A Journey to Antarctica. University of Washington Press, 1986. (A study of Antarctica's exploration, earth-sciences, icescape, esthetics, literature, and geopolitics)
  4. Darby, Andrew, "Canberra all at sea over position of Southern Ocean", The Age, 22a de Decembro 2003. Kontrolita 13a de Januaro 2013.
  5. Indian Ocean. Encyclopaedia Britannica. Alirita 13a de Januaro 2013.
  6. Southern Ocean. Merriam-Webster. Alirita 18a de Januaro 2014.
  7. Maps Home. National Geographic Society. Alirita 31a de Marto 2014.
  8. Southern Ocean - News Watch. National Geographic. Arkivita el la originalo je 2013-02-28. Alirita 26a de Aprilo 2013.
  9. Upside Down World Map. Hema Maps. Arkivita el la originalo je 2014-07-26. Alirita 22a de julio 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-26. Alirita 2015-01-06.
  10. Classic World Wall Map. GeoNova. Alirita 22a de Julio 2014.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search