Superpotenco

Usona Prezidento Ronald Reagan (maldekstre) kaj la Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio nome Miĥail Gorbaĉov (dekstre), tiam estroj de la rivalaj superpotencoj de la Malvarma Milito, kunside en Ĝenevo en 1985.

Superpotenco estas vorto uzata por priskribi ŝtaton kiu ĝuas hegemonian postenon en internaciaj rilatoj kaj kiu estas karakterizata per sia senparalela kapablo fari influon aŭ projekcii povon je tutmonda skalo. Tio fariĝas per de kombinitaj rimedoj de teknologia, kultura, milita kaj ekonomia forto, same kiel per diplomata kaj milda povinfluo. Tradicie, superpotencoj estas elstaraj inter mondpotencoj. Dum la dua duono de la 20-a jarcento la ĉefaj superpotencoj estis Usono kaj Sovetunio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search